Malgranda kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda kardelo
Malgranda kardelo, punktita dorso kaj nigreca krono
Malgranda kardelo, punktita dorso kaj nigreca krono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carduelis
Specio: C. tristis
Carduelis psaltria
(Say, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda kardeloMalheldorsa kardelo (Carduelis psaltria) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Ĝi estas tre malgranda kantobirdo de Ameriko. Kun siaj parencoj, nome la Amerika kardelo kaj la Laŭrenca kardelo, ĝi formas la kladon de la Amerikaj kardeloj en la genro Carduelis sensu stricto.

La Amerikaj kardeloj povas esti distingataj ĉe la maskloj ĉar havas nigran (rare verdan) fruntareon, dum tiu estas (kiel ĉe la resto de la vozaĝo) ruĝa aŭ flava ĉe la Eŭropa kardelo kaj ties parencoj. Maskloj de Nordameriko estas markate polimorfaj kaj oni agnoskas 5 subspeciojn ofte; almenaŭ 2 el ili ŝajne reprezentas malpli progresan staton en evoluo tamen.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĉar estas 10–11 cm longa kaj ĉirkaŭ 9.5 g peza, ĝi estas la plej malgranda specio de la genro Carduelis en Nordameriko[1] kaj de tio devenas la komuna nomo. Estas iom da NOK-SOr klino laŭ grando, kun plej grandaj birdoj el Meksiko kaj sude ĝis unu kvinonon pli grandaj ol la plej malgrandaj de pleja NOk de ties teritorio; tiu efiko estas pli markata ĉe inoj. Estas ankaŭ konsiderinda variado en la kvanto de nigro en kapo kaj dorso ĉe maskloj, kaj tiele oni proponis tri subspeciojn. Sed tiu variado ŝajne estas simpla kaj klinoj ŝanĝas laŭ alela frekvenco, kaj tiele la "subspecio" povus pli bone esti konsiderata morfoj aŭ geografiaj formoj.[2]

Masklo de "Arkansasa kardelo" el Borrego Springs (Kalifornio, 116°22′19″W).
Orelareo estas kutime malhela en tipa psaltria.

Maskloj estas facile rekoneblaj pro siaj brilflavaj subaj partoj kaj grandaj blankaj makuloj en vosto (eksteraj vostoplumoj) kaj en flugiloj (baze de unuarangaj). Ili gamas el tutnigra el dorso al supra kapo inklude la orelkovrilojn al mezverdeca en tiuj areoj; ĉiu areo el dorso, krono kaj orelareo varias en malhelo sendepende sed kutime la orelareo ne estas pli malhela ol la resto. En plej parto de la teritorio hegemonias la malhelaj birdoj psaltria (Arkansasa kardelo). La helaj birdoj nomiĝas hesperophilus kaj estas plej komunaj en maproksima okcidenta Usono kaj nordokcidenta Meksiko.[2]

La zono kie kaj helaj kaj malhelaj maskloj koincidas en regula bazo estas plej larĝa norde, kaj etendas tra la larĝo de la teritorioj de Rokmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro. Ĝi atingas la marbordon de Pacifiko en suda Sonoro al norda Sinaloa, inter areo de Ciudad Obregón al Culiacán. En Usono, la plej diversa aro de fenotipoj povas troviĝi en Koloradio kaj Nov-Meksiko. Oriente de la okcidenta meridiano 106a en sudokcidenta Teksaso kaj en plej parto de Meksiko, preskaŭ ĉiuj maskloj havas nigrajn dorsojn. Carduelis psaltria colombianus, oriente kaj sude de la Istmo de Tehuantepeko, estas pli flava sube ĉe maskloj. Tiu kaj la eĉ pli flava C. p. jouyi el Jukatano kaj apudaj regionoj kaj C. p. witti el Islas Marías ĉe Nayarit[3] postulas plian studon, ĉefe ĉar almenaŭ la du komencaj ŝajne estas sufiĉe pli grandaj kaj longbekaj.[2]

Ino

Supraj partoj de inoj kaj de nematuruloj estas pli malpli grizecolivecverdecaj; ties subaj partoj estas flavecaj, pli senkoloraj ĉe nematuruloj. Ili havas nur mallarĝan blankan strion ĉe flugiloj (kun aliaj blankaj markoj en kelkaj formoj) kaj malmulte aŭ neniu blanka en vosto. Ili estas pli facile distingeblaj el aliaj membroj de la genro pro la kombino de malgrando, supraj partoj sen blanka nek flava koloroj, kaj malhelgriza beko. En ĉiaj plumaroj tiu birdo povas facile esti miskonsiderata kiel membro de paruliedoj se ne bone videblas la tipa beko de fringedoj.

Kiel ĉe aliaj kardeloj, ĝi havas ondecan flugmanieron dum kiu ĝi ofte alvokas: tiukaze akra ĉig ĉig ĉig.[4] Alia distinga alvoko estas tre altatona, malfajna fajfo, ofte iranta el tononivelo al alia (tiiijiiii) aŭ descenda (tiiijuuuu). La kanto estas longeca trilado aŭ pepado, pli fraza ol tiu de la Amerika kardelo,[5] ofte aldonanta imitaĵojn de aliaj specioj.

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu amerika kardelo havas teritorion el sudokcidenta Usono (ĉe marbordo, tiom norde kiom ĝis pleja sudokcidenta Vaŝingtonio) al Venezuelo kaj Peruo. Ili migras el pli malvarmaj partoj de sia usona teritorio.

La Malgranda kardelo ofte vivas en aroj aŭ almenau en izolaj asocioj. Ili uzas preskaŭ ĉiun ajn habitaton kun arboj aŭ arbustoj escepte densan arbaron, kaj ĝi estas komuna kaj videbla en multaj areoj, ofte ĝis ĉe domoj. Ĝi estas komuna je birdomanĝejoj en Sudokcidenta Usono kaj venas preskaŭ ĉie ajn kie estas kardomanĝejoj. Aroj de ĝis almenaŭ ses birdoj ofte videblas ĉe birdomanĝejoj. Ili manĝas ĉefe arboburĝonojn kaj herbosemojn; geofagio estis observata en tiu specio.[6]

La reprodukta sezono estas en somere en la moderklimataj partoj de ties teritorio; ĉe tropikoj ĝi ŝajne reproduktiĝas la tutan jaron, eble malpli ofte en septembro al oktobro.[7] La ino demetas 3 aŭ 4 bluecblankajn ovojn en tasforma nesto farita el fajnaj plantomaterialoj kiaj likenoj, radiketoj kaj arboŝeleroj, situa en arbusto aŭ en malaltaj aŭ mezaj niveloj en arbo.

La plumoŝanĝado okazas en du diferencaj manieroj kiuj koincidas kun la nigreco de la supraj partoj. Tie estas ankaŭ larĝa zono de interreproduktado. Pacifikaj birdoj plumoŝanĝas post reproduktado, kaj inoj ŝanĝas malmultajn korpoplumojn antaŭ reproduktiĝi. Junaj maskloj ŝanĝas pli da vostoplumoj ol inoj kiam ŝanĝas al plenkreska plumaro. Oriente de la okcidenta meridiano 106a, birdoj multe plumoŝanĝas antaŭ reproduktado kaj anstataŭas alian nombron de plumoj poste, kaj postjuna plumoŝanĝado ne diferencas multe inter seksoj. Tamen tio ŝajne dependas el diferencaj pluvoreĝimoj; pli simple dirite, birdoj de ie ajn en Nordameriko plumoŝanĝas plej parton de ilia plumaro fine de la seka sezono kaj povas anstataŭi pli da plumoj fine de la humida sezono.[2]

Konsiderata Specio Malplej Zorgiga fare de la IUCN pro sia ampleksa teritorio, ĝi ŝajne ie malpliiĝas loke. Ekzemple ĝi estas rara en la andaj montetoj de Ekvadoro.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Peterson et al. (1990), Sibley (2000)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Willoughby (2007)
  3. Quatro (2007)
  4. Sibley (2000)
  5. Peterson et al. (1990)
  6. Delgado-V. (2006)
  7. 7,0 7,1 Cisneros-Heredia (2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Carduelis psaltria. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Cisneros-Heredia, Diego F. (2006): Notes on breeding, behaviour and distribution of some birds in Ecuador. Bulletin of the British Ornithologists' Club 126(2): 153-164. PDF plena teksto
  • Delgado-V., Carlos A. (2006): Observación de geofagia por el Jiguero Aliblanco Carduelis psaltria (Fringillidae). ["Report of geophagy in the Lesser Goldfinch C. psaltria (Fringillidae)"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(2): 31-34. [hispane kun angla resumo] PDF plena teksto
  • Howell, Steven N.G. & Webb, Sophie (1995): A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, Oxford & New York. ISBN 0-19-854012-4
  • Roger Tory Peterson; Peterson, Virginia Marie; National Audubon Society; National Wildlife Federation & Roger Tory Peterson Institute (1990): A field guide to western birds: a completely new guide to field marks of all species found in North America west of the 100th meridian west and north of Mexico. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-51424-X
  • Quatro, John (2007): Siskins of the World. Konsultita la 2008-JAN-10.
  • David Allen Sibley (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6
  • Willoughby, Ernest J. (2007): Geographic variation in color, measurements, and molt of the Lesser Goldfinch in North America does not support subspecific designation [angla kun hispana resumo]. Condor 109(2): 419–436. DOI:10.1650/0010-5422(2007)109[419:GVICMA]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

Watt, D. J., and E. J. Willoughby. 1999. Lesser Goldfinch (Carduelis psaltria). In The Birds of North America, No. 392 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezoj[redakti | redakti fonton]

  • Coutlee EL. Ph.D. (1966). THE COMPARATIVE BEHAVIOR OF LAWRENCE'S AND LESSER GOLDFINCHES. University of California, Los Angeles, United States, California.
  • Goldwasser S. M.S. (1987). VOCAL APPROPRIATION IN THE LESSER GOLDFINCH (ARIZONA). The University of Arizona, United States, Arizona.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Alexander JD, Seavy NE & Hosten PE. (2007). Using conservation plans and bird monitoring to evaluate ecological effects of management: An example with fuels reduction activities in southwest Oregon. Forest Ecology & Management. vol 238, no 1-3. p. 375-383.
  • Kaushal SS & Walsh JJ. (2002). Comparison of nitrogen isotope ratios in feathers from seven species of Colorado breeding birds. Western North American Naturalist. vol 62, no 2. p. 246-248.
  • Lynn JC, Chambers CL & Rosenstock SS. (2006). Use of wildlife water developments by birds in southwest Arizona during migration. Wildlife Society Bulletin. vol 34, no 3. p. 592-601.
  • Prather JW, Munger LM & Cruz A. (2002). Breeding biology of the black-backed Lesser Goldfinch in ponderosa pine forests on the Colorado front range. Wilson Bulletin. vol 114, no 2. p. 192-196.
  • Schifter H. (1971). Peculiar Behavior of a Amandava-Subflava Towards a Carduelis-Psaltria. Gefiederte Welt. vol 95, no 10.
  • Shafer C & Hein S. (2005). Masticophis lateralis euryxanthus (Alameda striped racer). Diet. Herpetological Review. vol 36, no 2.
  • Stephens DA, Webb C & Trost CH. (1990). First Report of Nestings Lesser Goldfinch in Idaho USA. Western Birds. vol 21, no 1. p. 33-34.
  • Twomey CJ. (1969). Lesser Goldfinch Observed in the Hot-Springs Area. South Dakota Bird Notes. vol 21, no 4.
  • Unitt P, Rodriguez Estrella R & Castellanos Vera A. (1992). Ferruginous hawk and pine siskin in the Sierra De La Laguna, Baja California Sur: Subspecies of the pine siskin in Baja California. Western Birds. vol 23, no 4. p. 171-172. -->
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj