Blua garolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blua garolo
Blua garolo
Blua garolo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Calocitta
Specio: C. cristata
Calocitta cristata
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La blua garolo[mankas fonto] (Cyanocitta cristata) estas paserina birdo, membro de la familio de Korvedoj indiĝenaj de Nordameriko. Ĝi apartenas al la grupo de "bluaj" aŭ amerikaj garoloj, kiuj estas, inter korvedoj, ne tre proksima al la aliaj garoloj. Ĝi estas adaptebla, agresema kaj ĉiomanĝanta, kaj koloniigis novajn habitatojn dum multaj jardekoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blua garolo viglas sian ĉirkaŭon, Minesoto.
Mutacia individuo sen blua koloro. Ne vera leŭkisma, ĉar la bluo ne estas kaŭzata de pigmentoj.

La Blua garolo estas 22–30 cm longa el beko al vosto kaj pezas 70–100 g, kun enverguro de 34–43 cm.[1] Estas tre markita kresto kape, sed ne tiom markita kiom ĉe la pigogaroloj, tio estas krono de plumoj, kiuj povas esti levataj aŭ mallevataj laŭ la birda bonfarto. Kiam estas ekscitita aŭ agreseca, la kresto povas leviĝi. Kiam la birdo estas timigita, la kresto hirtiĝas foren, kiel broŝo. Kiam la birdo manĝas inter aliaj garoloj aŭ ripozas, la kresto estas ebena sur la kapo.[2]

Ties plumaro estas lavendoblua al mezblua en kresto, pli grizblua en dorso kaj pli markita blua en flugiloj kaj vosto, dum la vizaĝo estas blanka kaj ĉirkaŭita de ringo simila kiel tiu de la pigogaroloj, kio separas ĝin el la nuko kaj el la brusto; en la vizaĝo kontrastas la nigraj beko, okuloj kaj brido. La brusto estas helgrizeca kaj la ventro estas pli blankeca kaj tre blanka en subvosto. La unuarangaj flugilplumoj kaj vosto estas tre striitaj de nigro, ĉielbluo kaj blanko, kio videblas ripoze kiel ĝenerala helblua koloro el meza dorso al la flugilpinto kun nigra horizontala strietaro, pli da nigro en dorsopinto kaj tre kontrastaj blankaj kvadatretoj en horizontalaj flankaj strioj en meza dorso, alia vertikala en dorsopinto kaj respektivaj anguloj en la eksteraj vostoplumoj. La gamboj estas nigraj. Maskloj kaj inoj estas preskaŭ identaj; sed maskloj estas iomete pli grandaj.[3]

Kiel ĉe aliaj blunuancaj garoloj, la koloro de la Blua garolo ne devenas el pigmentoj, sed ĝi estas rezulto de hela refraktado pro la interna strukturo de la plumoj; se bluan plumon oni premas, la bluo malaperas ĉar la strukturo malaperis. Tio estas konata kiel struktura koloro.

Bluaj garoloj havas fortajn nigrajn bekojn uzatajn por rompi nuksojn kaj glanojn kaj por manĝi maizon, grenon kaj semojn, kvankam ili manĝas ankaŭ insektojn kiel skaraboj, saltuloj kaj raŭpoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Kolombfalko ĉasante Bluan garolon

Bluaj garoloj povas fari grandan varion de sonoj, kaj individuoj povas varii percepteble en sia alvoka stilo. Kiel aliaj korvedoj, ili povas lerni imiti homan paroladon. Bluaj garoloj povas ankaŭ kopii la krion de lokajn akcipitrojn tiom bonkvalite ke foje malfacilas scii pri kio temas.[4] Ties voĉo estas tipa de plej parto de garoloj en tio ke estas varia, sed la plej komune konata sono estas la alarmo, kiu estas laŭta, kvazaŭ krio de mevo. Estas ankaŭ altatona alvoko kiu rapidiĝas dum la birdo agitiĝas. Bluaj garoloj uzas tiujn alvokojn kune por ĉikani eventualajn predantojn kiel akcipitroj kaj forigi ilin el la garolaj nestoj.

Bluaj garolo havas ankaŭ pli silentecan kaj preskaŭ subliminajn alvokojn kiujn ili uzas inter ili en la proksimeco. Unu el la plej distingaj alvokoj de tiu tipo ofte estas menciata kiel "rusta pumpilo" pro ties similo al malnova akvopumpilo. La Blua garolo (kaj aliaj korvedoj) estas distingaj el ĉiuj aliaj kantobirdoj por uzi sian alvokon kiel kanto.

Teritorio[redakti | redakti fonton]

Tutmonda distribuado: flave nur reproduktado, verde la tutan jaron, blue nur vintre

La Blua garolo loĝas el suda Kanado tra orienta kaj centra Usono suden al Florido kaj nordorienta Teksaso. La okcidenta bordo de la teritorio haltas kie komencas la arida pinarbaro kaj la makisa habitato de la tre prokisma rilata Stelera garolo (C. stelleri). La teritorio de la Blua garolo ĵus etendiĝis nordokcidenten tiom ke nuntempe estas rara sed regule vidata vintra vizitanto laŭlonge de norda Usono kaj suda marbordo de Pacifiko en Kanado,[5] kaj kelkaj perditaj birdoj povas ĉeesti eĉ en Kalifornio nuntempe. Ĉar la teritorioj de la du specioj nune koincidas, C. cristata povas foje hibridiĝi kun la Stelera garolo.[6]

La plej norda subspecio C. c. bromia estas migranta, laŭ neceso. Ili povas retiriĝi kelkajn centojn da kilometroj suden el la plej nordaj partoj de sia teritorio, sed eĉ nordaj birdoj ne nepre moviĝas suden, ĉefe en mildaj jaroj kun multe da vintra manĝo. Ili migras dumtage en izolitaj aroj el 5 al 250 birdoj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale oni agnoskas kvar subspeciojn, kvankam la varioj en tiu specio estas tre subtilaj kaj ĉefe klinaj. Oni ne povas marki certajn limojn inter la internaj subspecioj. La teritorioj de la marbordaj rasoj estas pli bone limigitaj.[7]

  • Cyanocitta cristata bromia – Norda Blua garolo
Kanado kaj norda Usono. La plej granda subspecio, kun sufiĉe senkolora plumaro. Bluo estas tre pala.
  • Cyanocitta cristata cristata – Marborda Blua garolo
Marborda Usono el Norda Karolino al Teksaso, escepte suda Florido. Mezgranda kaj tre intense blua.
  • Cyanocitta cristata cyanotephra – Interna Blua garolo
Interna Usono, intermeza kun C. c. bromia norde. Mezgranda, tre malhelblua supre klare kontraste kun tre blankaj subaj partoj.
  • Cyanocitta cristata semplei – Florida Blua garolo
Suda Florido. La plej malgranda subspecio, tre simila al C. c. bromia laŭ koloro.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La Blua garolo okupas varion de habitatoj ene de sia granda teritorio, el la arbaroj de pinoj de Florido al la arbaroj de piceo kaj abio de norda Ontario. Ili estas malpli abunda en pli densaj arbaroj, preferas miksitajn arbarojn de kverkoj kaj fagoj.[2] Ili lerte adaptiĝis al homa aktiveco kaj loĝas en parkoj kaj loĝaj setlejoj, kaj povas adaptiĝi eĉ al ĝenerala senarbarigo relative facile se la homa agado kreas aliajn rimedojn por la garoloj.[8]

Scivolema Blua garolo ĉe National Aviary.

La Blua garolo estas meze malrapida fluganto[9] kaj facila predo por akcipitroj kaj gufoj, kiam ili flugas en malfermaj teroj. Ili flugas kun levitaj korpo kaj vosto, per malrapida fugilfrapado. Ili estas ĝenerale energiaj al aliaj birdoj, kaj ili povas forpeli birdojn el birdomanĝejoj aŭ aliaj manĝeĵoj. Ili povas forpeli predantojn, kiel akcipitroj kaj gufoj kiuj eventuale manĝas garolojn, kaj krias se ili vidas predanton en sia teritorio. Oni konas ankaŭ ties alarman alvokon antaŭ proksimeco de akcipitroj aŭ aliaj danĝeroj, kaj tiele pli malgrandaj birdoj ofte rekonas tiun alvokon kaj kaŝiĝas akurate. Ili povas esti ankaŭ agresemaj al homoj kiuj venas proksime de sia nesto, kaj se gufo ripozas proksime de la nesto dumtage la Blua garolo ĉikanas ĝin ĝis kiam ĝi iras al nova ripozejo.[10]

Bluaj garoloj, kiel aliaj korvedoj, estas tre scivolemaj kaj inteligentaj birdoj. Junaj individuoj ludeme prenegas brilkolorajn aŭ reflektajn objektojn, kiel botelŝtopiloj aŭ pecoj de aluminipapero, kaj kunportas ilin ĝis kiam ili perdas intereson.[10] Bluaj garoloj estis observataj en kaptiveco uzantaj striojn de ĵurnaloj kiel iloj por akiri manĝaĵojn.[11]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Ili kunportas enterajn ternuksojn kaj aliajn ŝelajn manĝerojn en siaj beko al komforta loko por manipuli ilin pli akurate.

Ili manĝas kaj surgrunde kaj en arboj kaj la manĝo inkludas ĉiujn konatajn tipojn de plantoj kaj animaloj, kiel glanoj kaj fagofruktoj, semoj de trudherbo, greno, fruktoj kaj beroj, ternuksoj, pano, viando, etaj senvertebruloj de multaj tipoj, restaĵoj en urbaj parkoj, birdomanĝaĵoj kaj pli rare ovoj kaj birdidoj[12][13]. Bluaj garoloj foje kaŝas manĝaĵojn, sed tiu kutimo ege diferencas laŭ individuoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La reprodukta sezono komencas en meza marto, vigliĝas en meza aprilo al majo kaj etendiĝas al julio. Oni uzas taŭgan arbon aŭ grandan arbuston por nestumado, kvankam oni preferas ĉiamverdajn. La nesto estas prefere konstruita je 3 al 10 m alte. Ĝi estas tasforma kaj komponita el bastonetoj, etaj radikoj, arboŝeleroj, musko, alia planta materialo, tolaĵoj, papero kaj plumoj, kun eventuala koto aldone.

Bluaj garoloj ne estas tre postulemaj pri nestolokoj. Se ne estas pli bona loko disponebla - ekz. en tre senarbarigata areo - ili eĉ uzas lokojn kiel grandaj leterkestoj tipaj de rura Usono.[8] Ili ankaŭ alproprigas nestojn de aliaj mezgrandaj kantobirdoj se ili situas en akurataj lokoj; Bluaj garoloj uzas kutime nestojn de Migra turdo ekzemple.

Bluaj garoloj tipe formas monogaman paron dumvive. Ambaŭ seksoj konstruas la neston kaj zorgas la idojn, kvankam nur la ino kovas. La masklo manĝigas la inon dum ŝi kovas la ovojn. Tiuj esta kutime 4 aŭ 5 kaj estas kovataj dum ĉirkaŭ 16-18 tagoj. Elnestiĝo okazas 17-21 tagojn post eloviĝo.[10]

Post elnestiĝo la familio veturas kaj manĝas kune ĝis frua aŭtuno, kiam la junuloj disiĝas por eviti konkurencon por manxgo dum vintre.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. CLO (1999), Frysinger (2001)
  2. 2,0 2,1 Nero (1991)
  3. Madge & Burn (1994), Frysinger (2001)
  4. George (2003), p. 279.
  5. CLO (1999)
  6. Rhymer & Simberloff (1996)
  7. Madge & Burn (1994)
  8. 8,0 8,1 Henninger (1906)
  9. [1] elŝutita la 1an de julio de 2008
  10. 10,0 10,1 10,2 Oiseaux.net
  11. Jones & Kamil (1973)
  12. "Multaj homoj malŝatas la Bluan garolon ĉar oni scias ke ĝi manĝas la ovojn kaj idojn de aliaj birdoj. Tamen, en ekstensa studo de la manĝokutimaro de la Blua garolo, nur 1 % de tiuj garoloj havis pruvon de ovoj aŭ birdoj en siaj stomakoj." http://www.birds.cornell.edu/AllAboutBirds/BirdGuide/Blue_Jay.html
  13. Tarvin & Woolfenden (1999)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cornell Lab of Ornithology (CLO) (1999): Bird Guide - Blua garolo. Elŝutita 2007-Majo-29.
  • Frysinger, J. (2001): Animal Diversity Web: Cyanocitta cristata. Elŝutita 2007-06-18.
  • George, Philip Brandt. (2003): En: Baughman, Mel M. (ed.): Reference Atlas to the Birds of North America. National Geographic Society, Washington, D.C. ISBN 0-7922-3373-5
  • Goodwin, Derek & Gillmor, Robert (1976): Crows of the World (1-a eldono). University of Washington Press, Seattle.
  • Henninger, W.F. (1906): A preliminary list of the birds of Seneca County, Ohio. Wilson Bulletin 18(2): 47-60. DjVu plena teksto PDF plena teksto
  • Jones, Thony B. & Kamil, Alan C. (1973): Tool-Making and Tool-Using in the Northern Blue Jay. Science 180(4090): 1076–1078. reta resumo)
  • Madge, Steve & Burn, Hilary (1994): Crows and jays: a guide to the crows, jays and magpies of the world. A&C Black, London. ISBN 0-7136-3999-7
  • Nero, Robert W. (1991): Bird Fact Sheet - Blua garolo. Elŝutita 2007-05-29.
  • Oiseaux.net (2008): Blua garolo. Versio de 2008-FEB-13. Elŝutita 2008-FEB-14.
  • Rhymer, Judith M. & Simberloff, Daniel (1996): Extinction by hybridization and introgression. Annual Reviews 27: 83–109. reta resumo)
  • Tarvin, K.A. & Woolfenden, G.E. (1999): Blue Jay (Cyanocitta cristata). En: Poole, A. & Gill, F. (eds.): The Birds of North America 469. Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA & American Ornithologists' Union, Vaŝingtono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]