Grandkanaria fringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandkanaria fringo
Blua fringo, masklo
Blua fringo, masklo
Blua fringo, ino
Blua fringo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Fringilla
Specio: F. polatzeki
Fringilla polatzeki
(Hartert, 1905)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandkanaria fringo, Fringilla polatzeki aŭ antaŭe Fringilla teydea polatzeki, estas specio de paserinaj birdoj de la familio de Fringedoj kaj genro de Fringoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo kaj ino de la Grandkanaria fringo, ilustraĵo de la dana natursciencisto Henrik Grønvold.

Tiu fringo similas al la ordinara fringo, sed ĝi estas rimarkinde pli granda, kaj havas pli dikan bekon. Ĝi estas karaktere pli uniforma en sia plumaro, kaj ili ne havas malhelan kronon. Ino estas pli senkolore grizbruna, sed povas esti distingata el fringoj pro sia pli malmarkataj flugilstrioj. Reproduktanta masklo estas nekonfuzebla, pro la tre malhelblua plumaro, ĉefe ĉe kapo kaj helgriza konusforma fortika pintakra beko. La subpugo estas blanka. La kruroj estas grizecaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Pariĝado kaj nestumado okazas inter aprilo kaj julio, sed estas nestoj jam en marto. En pli varma Inagua (pli ol La Cumbre) nestumado startas antaŭe. La ino demetas unu aŭ du ovojn, kovado daŭras ĉirkaŭ 15 tagojn, kaj elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 17 tagoj. Dume ambaŭ gepatroj nutras la idojn per papilioj kaj aliaj insektoj. La ino dominas, kaj ŝi moviĝas, sekvas la idoj kaj same la masklo; disiĝo okazas aŭtune.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas endemia de la insulo Gran Canaria en hispanaj insuloj Kanarioj. Tiu taksono estis malkovrita kiel subspecio de la Blua fringo, Fringilla teydea, komence de la 1900-aj jaroj fare de la pola ornitologo Johann Polatzek, kies familinomo nun estas en la scienca nomo de la specio. Polatzek vizitis orientajn Kanariojn inter 1902 kaj 1904 kaj publikigis siajn observojn en 1908.[1]

En 1910 David Armitage Bannerman esploris la birdon kaj en sia verko Kanariaj insuloj: historio, natura historio kaj pejzaĝo, fakte en ties oka ĉapitro priskribis detale siajn esplorojn pri la grandkanaria fringo. Unu el ĉefaj minacoj de la specio estas la oftaj incendioj kiuj detruas la naturon de la insuloj, inklude la medion de la fringo. Unu el ili ege damaĝis en 2007 la arbaron de Inagua kaj forigis la germanan ornitologon Joachim Hellmich, kiu tiam esploris pri la birdoj, priskribis la teruran incendion kaj poste mortis pro la epidemio en 2021.[1] Aliaj minacoj estas sovaĝiĝintaj kaproj (kiuj detruas la arabran medion) kaj katoj (kiuj predas kaj birdojn kaj nestojn).

Unu jarcenton post la unuaj esploroj, oni malkovris, ke fakte ambaŭ taksonoj estas du diferencaj specioj pro plumaro, morfologio, kanto kaj genetikaj diferencoj. Tio fakte kreis problemon, ĉar dum la Blua fringo de la insulo Tenerife estas sufiĉe abunda, la Grandkanaria fringo estas ege malabunda kaj loĝanta nur en pinaroj de sudokcidento de la insulo, kio konvertas ĝin en specio endanĝerita al formorto.[2][3] Fakte lastatempaj kalkuloj indikas nur ĉirkaŭ 402 ekzemplerojn.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Sofía Menéndez, "Pinzón azul de Gran Canaria: una historia de descubrimiento y supervivencia", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝoj 38-43.
  2. "El pinzón azul de Gran Canaria, nueva especie", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 15. Cito al gazeto Journal of Avian Biology, George Sangster kaj aliaj.
  3. ¿En qué se diferencia el pinzón azul de Gran Canaria del de Tenerife?, Aurelio Martín, La Razón, Madrido, [1] Alirita la 26an de Januaro 201.