Via mono aŭ via vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Via mono aŭ via vivo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Via mono aŭ via vivo (originale: Your money or your life) estas furorlibro[1] verkita de usonanoj Vicki Robin kaj Joe Dominguez en la jaro 1992. Oni tradukis la libron en multaj lingvoj, ankoraŭ ne en Esperanto. Surbaze de sia propra sperto la aŭtoroj proponas naŭpaŝan metodon por “ĉesi esti sklavo de la mono kaj plibonigi sian vivon [2]”.

Sur la dors-kovrilo de la hispanlingva versio oni listas jenajn subcelojn de ĉi tiu libro:

  1. Kvitiĝi je ŝuldoj kaj povi ŝpari.
  2. Reordigi siajn materiajn ĉefaĵojn kaj vivi pli bone per malpli da mono.
  3. Solvi la internan konflikton inter propraj valoroj kaj reala vivmaniero.
  4. Ŝanĝi problemojn al eblecoj lerni novajn metiojn.
  5. Fari el sia vivo tutaĵon koheran.
  6. Savi la planedon ŝparante monon.

La aŭtoroj ade emfazas ke ĉi tiuj naŭ paŝoj estas tutaĵo, kaj ke oni devas do sekvi ĉiujn por atingi la celon deziratan. Krome, oni sekvu ilin pro plezuro, kun ludema sinteno, pro amo al vivo kaj tute ne pro kiu ajn devigo aŭ kulposento.

La aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Joe Dominguez estis sukcesa mon-investisto ĉe Wall Street antaŭ ol emeritiĝi 31-jara. Ekde tiam li ne plu akceptis monon kontraŭ sia laboro. Li forpasis je la 11-a de januaro de 1997.

Vicki Robin diplomiĝis kun laŭdoj ĉe Brown University kaj poste ekpaŝis kiel filma kaj kina aktoro en Novjorko.

Ili estis paro. Kune ili estigis neprofitcelan asocion, The New Road Map Foundation (Fondaĵo Nova Veturmapo), por disvastigi la principojn de sia libro. Ĉi-tiuj enkalkuleblas en la movado konata kiel Simpla Vivo, kiu celas ke la homoj simpligu sian vivon materie por memregi denove sian vivon, aliproprigitan pro konsumismo, kaj kunlabori santempe al kreado de daŭuripova socio respektema pri homoj kaj naturo. Tre rilata al la movado por simpla vivo estas la soci-politika movado por Daŭripova Nekresko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Furorlisto de la jaro 1996 de libroj pri mono laŭ The New York Times (angle)
  2. Joe Domínguez kaj Vicki Robin (1997), La bolsa o la vida, Penguin books (hispana versio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]