Vicebska regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vicebska regiono
Ві́цебская вобласць

Flago Blazono
Bazaj informoj
administra centro: Vicebsk
areo: 40 100 km²
loĝantoj: 1 294 700 (en 2004)
loĝdenso: 34 loĝantoj/km²
aŭtokoda cifero: 2
ISO 3166-2: BY-VI
oficiala retejo: www.vicebsk-region.gov.by
Situo en Belarusio

La Vicebska regiono - belaruse Ві́цебская вобласць, latinliterigite vicebskaja voblasć - kovras la nordan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiona areo kovras 40 200 kvadratajn kilometrojn. La administra centro de la regiono estas la urbo Vicebsk (belaruse Ві́цебск; ruse Ви́тебск), kiu komence de 2004 havis 342 400 loĝantojn. Pliaj plej grandaj urboj de la regiono estas Orŝa (belaruse kaj ruse О́рша), kiu komence de 2004 havis 125 300 loĝantojn, Navapolack (belaruse Наваполацк; ruse Новополоцк), kiu tiutempe havis 101 300 loĝantojn, kaj Polack (belaruse По́лацк; ruse По́лоцк), kiu tiam havis 82 800 urbanojn.

Geografio

La regiona areo limas al Rusio (provincoj Pskov kaj Smolensk) norde kaj oriente, al la Minska kaj Mahilova regionoj de Belarusio sude, la Minska kaj Hrodna regionoj sudokcidente, kaj okcidente respektive nordokcidente al la distrikto Vilnius de Litovio kaj la distrikto Daugavpils de Latvio.

Ŝablono:Regionoj de Belarusio