Vicebsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Vicebsk en Belarusio

Vicebsko (beloruse Віцебск), foje ankaŭ transskribita Vitebsk laŭ la rusa nomo Витебск, estas urbo en norda Belorusio proksime al la limo de Rusio kaj Latvio. La urbo havas ĉ. 356.000 enloĝantojn.

Vicebsk posedas riverhavenon ĉe la rivero Daŭgavo. La urbo situas en linkultura areo kaj estas fervoja kaj voja nodopunkto. Vicebsk estis en la mezepoko sidejo de princlando kaj havis komercajn kontaktojn al la Hansa Ligo. La urbo estis la naskiĝloko de la pentristo Marc Chagall. Dum la historio Vicebsk apartenis al Latvio, Pollando, Rusio kaj Belarusio.