Vickonsulo (Romia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Romio vickonsulo (latine consul suffectus) estis persono, elektita por ofici kiel konsulo anstataŭ ordinara konsulo (t.e. konsulo oficanta ekde la komenco de la jaro, de la 1ª de januaro, latine consul ordinarius) aŭ anstataŭ alia vickonsulo, en okazo kiam la antaŭa oficanto eksiĝis (pro morto aŭ demisio).

Vickonsulo posedis la samajn rajtojn kaj devojn, kiel konsulo ordinara, krom ke la jaron de ilia konsulado oni datis per la nomoj de la konsuloj ordinaraj. Se eksa vickonsulo poste iĝis konsulo ordinara, tiam lia vickonsulado estis numerata kiel lia konsulado unua.

En la periodo, kiam la konsuloj estris armeon, morto en batalo ne estis malofta. Ekde la 1-a jc oftiĝis demisioj de konsuloj (kaj sekve, nomumado de vickonsuloj). Ĉar konsula servado estis nepra kondiĉo por posta avanciĝo al la superaj postenoj (ekz-e prokonsulo), estis intereso disponigi konsuladon al sufiĉe multaj personoj. Tial ankaŭ vickonsuloj ofte demisiis. Sian pinton tia vickonsulado atingis sub Komodo en la jaro 190ª, kiam la konsulan oficon plenumis sume 25 homoj.