Victor Frankenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Victor FRANKENSTEIN (ankaŭ baptonomita Henry aŭ Charles en certaj versioj) estas fikciulo aperinta por la unua fojo en la romano Frankenŝtejno de Mary Shelley en 1818.

Li devenas de Ĝenevo kaj okaze de serĉado sukcese vivigis sennoman kreitulon, faritan el pecoj da homaj kadavroj. Post la romano, plejmultaj kinadaptoj prezentis lin kiel tipan frenezan scienciston, kvankam lia personeco estas sufiĉe pli subtila en la originala verko de Mary Shelley.