Lago Viedma
| Viedma | |
|---|---|
| Situo | Provinco Santa Cruz |
| Koordinatoj | 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°UKoordinatoj: 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U |
| Speco de la lago | Digita per glaĉero lago |
| Ĉefaj elfluoj | Rivero Santa Cruz |
| Maksimuma longo | 80 km |
| Maksimuma larĝo | 15 km |
| Surfaca areo | ĉirkaŭ 1.500 km² |
| Surfaca alto | 250 m |
Viedma (hispane: Lago Viedma), proksimume 80 kilometrojn longa en plej sudokcidenta Argentino, estas grava longa troga lago, formita de degelanta glaĉera glacio (la lago situas je 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°UKoordinatoj: 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U). La lago estas nutrata unuavice de glaĉero Viedma je la okcidenta fino de la lago. Ĝia akvo tra rivero Santa Cruz atingas Atlantikon.
Glaĉero Viedma larĝas 5 kilometrojn je sia fino ĉe lago Viedma. La bruna pejzaĝo rezultis de skrapanta glacio, kiu forigis preskaŭ ĉian plantan vivon de la krutaj valflankoj.
La preciza situo de la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio en la glacikampo estas nedifinita. Ĝis nun Ĉilio ne pretendas aliron al la laga bordo, sed eble ĝi faros, kiam la ĉelaga glaĉero fandiĝos.
La lago ricevis la nomon de Antonio de Viedma, hispano, kiu trovis ĝin dum ekspedicio en 1782.
