Vikipedia diskuto:Kio Vikipedio ne estas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi serĉis ĉi tiun artikolon sed mi ne trovis ĝin, do mi tradukas (laŭ miaj malgrandaj tradukaj ebloj). Se ĝi (aŭ simila) ekzistas, bonvulu forviŝu ĉi tiun. Ombresaco 16:31, 19. Jul 2007 (UTC)

Bona bezonatega ĝermo, tamen mi opinias ke ĝi moviĝos al Vikipedio:Kio ne estas Vikipedio. Amike salutas Yekrats 16:45, 19. Jul 2007 (UTC).

Movita. Ombresaco 19:25, 19. Jul 2007 (UTC)

Glatigo de la stilo[redakti fonton]

Mi korektis sole nur evidentajn erarojn. Sed mi volonte ŝanĝus la jenajn du frazojn:

  • "Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas rezervujo por farigi personajn opiniojn kiel parton de tiu scio."
  • "Artikoloj kaj enhavaĵoj pri vivantaj homoj nepras speciale bonfontintan informon [...]."

Mi nur ne ŝanĝis pro respekto al la peto ne ŝanĝi ion ajn memstare en la paĝo. Mi proponas:

  • "Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas rezervujo por personaj opinioj/rezervujo por trudi-estigi personajn opiniojn kiel parton de tiu scio." (tiu "farigi" sidas strange en la frazo)
  • "Por artikoloj kaj enhavoj pri vivantaj homoj nepras informojn el aparte bona fonto [...]." (por uzi la samajn vortojn)
  • "Por artikoloj kaj enhavoj pri vivantaj homoj nepras informojn el fidindaj fontoj [...]." (por pli Vikipedieca vortumo).

Mi esperas pri aliulaj opinioj. Dankon! Vikiano (diskuto) 17:05, 23 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

✔ Farite: Mi decidis memstare ŝanĝi la tekston laŭ la supra propono. La enhavo restas esence la sama... nur la stilo estas nun ie kaj ie pli glata. Vikiano (diskuto) 14:43, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi aldonus:

  1. Vikipedio ne estas arta verko, do ne tro zorgu pro stetiko.
  2. Vikipedio ne estas kopio de la Anglalingva Vikipedio (de la Germanalingva, de la Ruslingva), sekve, se io ne estas en tiuj versio, ne signifas ke tio ne gravas. Esperanta kulturo ekzistas.
  3. Vikipedio ne estas mirindaĵo. Do ne esperu ke krokodilo konvertiĝu al Esperanto per ĝi.
  4. Vikipedio ne estas via propraĵo, do fikiĝu.Roberto (diskuto) 16:38, 7 feb. 2019 (UTC)[Respondi]