Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mallongigoj
VP:KVNE
VP:NE ESTAS
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Vikipedio nur povas sukcesi se la kontribuantoj konscias pri ĝia esenco. Tiun esencon oni komprenas pli bone se oni konsideras kio ne apartenas al enciklopedio.

Vikipedio ne estas papera enciklopedio[redakti | redakti fonton]

Tial Vikipedio ne estas presita perpapere, ne ekzistas praktikaj limoj por la kvanto da temoj aŭ longo de artikoloj, aŭ la tuta iomo da enhavo. Tamen, estas grava distingo inter kio povas esti farita, kaj kio estu farita, kiu estas priskribita en la kondiĉoj de enhavo. Konsekvence, ĉi tiu regulo ne estas libera bileto por inkluzivado. Artikoloj ĉiam estu kontrolebla, ĉefe zorgante la kvin principojn de Vikipedio.

Aliflanke, ekzistas limo por la longo de artikolo pensante pri la komforteco de la leganto. Post tio, ofte estas pli bone dividi la artikolon inter kelkaj malsamaj kaj rilataj novaj artikoloj, kaj en la ĉefa havi nur resumon. Vidu Gvidon de stilo.

Vikipedio ne estas vortaro[redakti | redakti fonton]

Vikipedio ne estas glosaro, vortaro, aŭ manlibro de slango aŭ ĵargono. Artikoloj en Vikipedio ne estas:

  • ...Difinoj. Kvankam artikoloj komencu per bona difino kaj priskribo de unu temo, ili provizu aliajn tipojn de informo pri tiu temo ankaŭ. Se eble, ampleksigu artikolojn kiu enhavas nenion krom simpla difino per enciklopedia enhavo.
  • ...Vortarecaĵoj. Enciklopediaj artikoloj estas pri persono, grupo, koncepto, loko, aĵo, evento, k.t.p. Tamen, artikoloj maloftege enhavas pli ol unu distinga difino de la gloso. Artikoloj pri kultura aŭ matematika signifo de nombroj kaj datoj ankaŭ estas permesitaj. Por vortareca vikio, vidu nian fratecan projekton Vikivortaro.
  • ...Gvidlibro pri slango, ĵargono, aŭ planlingvo. Priskribaj artikoloj pri lingvoj, dialektoj, aŭ fakaj ĵargonoj (kiel Tokipona, Fanagalo, aŭ Leet) estas bonvenaj ĉi tie. Instruaj gvidoj ne taŭgas ĉi tie, nek manlibro por ia temo. Por vikiprojekto kiu akceptas gvidlibrojn kaj instruadajn manlibrojn, vidu Vikilibrojn.

Vikipedio ne estas loko por originala esplorado[redakti | redakti fonton]

Vikipedio ne estas taŭga loko por publikigi viajn proprajn pensojn aŭ novan informon. Laŭ nia regularo pri originala esploro, bonvolu ne uzi Vikipedion iel jene:

  • Ĉefa (originala) esplorado. Ne uzi Vikipedio proponi novajn teoriojn aŭ solvojn, esplori originalajn ideojn, ekfari novajn vortojn, k.t.p. Se vi faris originalan esploradon pri temo, publikigu vian rezultojn en alia medio, kiel en faka ĵurnalo, aŭ aliaj retejoj. Vikipedio povas raporti pri via laboro post ĝi estas eldonita kaj iĝas parto de akceptita scio. Tamen, estu citoj el fidindaj fontoj por montri ke la informo estas kontrolebla, kaj ne nur opinio.
  • Propraj inventaĵoj. Se vi aŭ amiko inventis novan planlingvo, trinkludon, aŭ novan dancon, ĝi ne estas sufiĉe menciinda esti artikolo ĝis multaj sendependaj tria-partiaj informofontoj raportas ĝin. Vikipedio ne estas por aĵoj ĵus inventita.
  • Opiniaj eseoj (anstataŭ la opinio de spertulo). Kvankam Vikipedio celas kapti homan scion, ĝi ne estas reservujo por farigi personajn opiniojn kiel parto de tiu scio.
  • Diskuto-forumoj. Bonvolu provi resti sur la tasko de kreado de enciklopedio. Vi povas babili pri Vikipediecaj temoj en la diskuto-paĝoj de vikipediistoj, sed ne portu la diskutojn en artikoloj mem. Plue, artikolaj diskuto-paĝoj ekzistas por diskutado pri plibonigado de la artikolo; ĝi ne taŭgus peti ĝeneralan helpon tie. (Anstataŭe, uzu la Diskutejo. Maltaŭgaĵoj en diskuto-paĝoj povas esti forigitaj.
  • Ĵurnalismo. Vikipedio ne donu la unu-personan rakonton pri aktualaĵoj. Vikipedio tenas ĝian informon el eksteraj fidindaj fontojn. Tamen, nia frateca projekto Vikinovaĵoj taŭgas por aktualaĵoj, kaj Vikipedio povas uzi Vikinovaĵojn kiel informo-fonto (inter aliaj). Vikipedio havas multajn enciklopediajn artikolojn pri temoj de historia sed aktuala signifo, sed estu kontrolebla per fidelaj informofontoj.

[redakti | redakti fonton]

La personaj aferoj devas aperi en personaj paĝoj, eĉ en la diskuta paĝo de ĉiu artikolo, oni devus paroli nur pri rilataj aferoj. Ĝi ne estas blogo aŭ persona vikio.

Vikipedio ne estas forumo por diskuti[redakti | redakti fonton]

Oni ne uzu vikipedian artikolon por diskuti pri la temo, eĉ la paĝo "diskuto" ne devus esti uzata por tio. Ĝi ne servas por distribui opiniojn. La diskuto-paĝoj ĉe artikolo servas por helpi plibonigi la artikolon.

La artikoloj devas esti anonimaj. Tio signifas, ke oni ne subskribu ilin. En Vikipedio ne parolas iu konkreta persono.

Vikipedio ne estas kristalsfero[redakti | redakti fonton]

Ne estas adekvate priskribi estontajn aferojn, krom ke ili estas sufiĉe certaj. Ekzemple, oni povas paroli pri la Olimpiaj ludoj de Londono de la jaro 2012, ĉar ekzistas sufiĉa informo, sed ne pri la de 2032, ĉar oni ankoraŭ scias nenion pri ĝi. Vikipedioj ne estas taŭga loko por paroli pri malkonkretaj, nur eblaj aferoj.

Vikipedio ne estas reklamejo[redakti | redakti fonton]

Vikipedio ne estas reklam-afiŝejo. Ĝi ne estas ilo por reklamado aŭ propagando.

Jen kelkaj maltaŭgaĵoj:

  • Partiismo, propagando, aŭ varbado estas malpermesita: komerca, politika, religia, kaj aliaj dorlotprojektoj. Estus bonvena se artikolo raportas pri la temo, de neŭtrala vidpunkto. Eble vi anstataŭ volus lanĉi blogon aŭ retforumon se vi volas konvinki homojn pri la meritoj de viaj personaj vidpunktoj.
  • Reklamo. Ĉiu informo pri firmaoj kaj produktaĵoj estas verkita en enciklopedia kaj malpartia stilo. Informo en artikoloj estu verigebla en alia loko krom Vikipedio, do artikoloj pri malgrandegaj lokaj firmaoj ofte estas maltaŭgaj. Organizaĵoj kaj firmaoj atingu nivelon de menciindeco, determinita de la Vikipedio-komunumo. Eksteraj ligiloj al komercaj organizaĵoj taŭgas nur se ili estas grava ligilo pri la temo de la artikolo. Vikipedio ne estas ilo por promocii rangadon en Guglo. Aliaj retejoj interŝanĝas ligilojn tiel.
  • Memreklamo. Estas granda tento verki pri si mem aŭ pri projektoj, al kiuj oni estas forte ligata. Estas pli bone se vi atendas ke aliulo verkas pri tio.
  • Opiniaĵoj. Kvankam iuj temoj, ĉefe temoj pri aktualaĵoj kaj politiko, povas sproni pasiojn, Vikipedio ne estas taŭga forumo por ĉi tiu. Artikoloj devas esti egalflanka kaj neŭtrala, speciale por aktualaĵoj, kun modera kaj neŭtrala perspektivo. Plue, verkantoj por Vikipedio strebu verki artikolojn tiu ne rapide esti malfreŝa. Se vi volas raporti aktualaĵojn, konsultu la fratan projekton Vikinovaĵoj.
  • Distribuo de onidiroj aŭ klaĉado. Artikoloj kaj enhavaĵoj pri vivantaj homoj nepras speciale bonfontitan informon, tiel oni malhelpas kalumniadon. Respektu la privatecajn rajtojn de la homoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]