Fanagalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

FanagaloFanakalo (fana ga lo ’tiel’, kuluma fana ga lo ’parolu tiel’) estas piĝina lingvo de suda Afriko. Ĝi baziĝas ĉefe sur la proksime parencaj nguni-lingvoj (zulua, kosa, norda kaj suda ndebela kaj aliaj) kun vortaraj elementoj ankaŭ el la angla kaj la afrikansa. La lingvo estis unue uzata inter blankuloj kaj ties nigrulaj servistoj. Dum la 20-a jarcento, ĝi estis vaste uzata en la minejoj de Sud-Afriko kaj ankaŭ en najbaraj landoj, kiel Namibio kaj Zimbabvo. Por la uzado en minejoj, ĝi estis iagrade normigita. Post la falo de la apartisma reĝimo, la populareco de la lingvo malkreskis.

Plej multaj piĝinaj lingvoj estiĝis dum la kolonia epoko pro la komunikbezono inter koloniigantoj kaj lokaj popoloj aŭ sklavoj. Tiel ankaŭ estis en la kazo de fanagalo. En plej multaj kazoj, la vortprovizo de piĝina lingvo devenas de la pli altprestiĝa lingvo de la koloniigantoj. La gramatiko tipe estas rudimenta aŭ novkreita. En la kazo de fanagalo tamen la vortprovizo grandparte devenas de lokaj lingvoj, kaj la gramatiko estas nur simpligita, iom simile al tiu de esperanto kompare kun ties fontlingvoj.

Kelkaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

La vokaloj de fanagalo estas la samaj kiel en esperanto, kaj la vortakcento estas same sur la antaŭlasta silabo.
Vortkomence, la nazaloj [m] kaj [n] formas propran silabon en pozicio antaŭ konsonanto.

Inter la konsonantoj troviĝas kelkaj, kiuj estas fremdaj al esperanto. Tiuj estas la laterala frikativo, skribita "hl" kaj la tri klaketoj: dentala, palatala kaj laterala, skribitaj "c", "q", kaj "x".

Ekzistas difina artikolo lo. Mankas nedifina artikolo.
Pluralo formiĝas per prefikso ma-, sed ekzistas kelkaj neregulaj formoj.

La personaj pronomoj estas la jenaj:

mina 'mi', wena 'vi', yena 'li/ŝi',
tina 'ni', wenazonke 'vi (pluraj)', yenazonke 'ili'.

Posedaj pronomoj formiĝas per prefikso ga-

Nepersona 'ĝi' esprimiĝas kiel lo into ('la aĵo') aŭ simile.

Verbformoj (same por ĉiuj verboj)

-a '-as'
-ile '-is'
-iwa '-iĝas'
-iwe '-iĝis'
-isa '-igas'
-isele '-igis'

Futuro indikiĝas per antaŭmetita partikulo zo.

La preĝo ”Patro nia[redakti | redakti fonton]

Baba gatina, Wena kona pezulu,
Tina bonga lo Gama gawena;
Tina vuma lo mtetu gawena
Lapa mhlaba, fana na pezulu.
Niga tina namuhla lo zinkwa yena izwasisa;
Futi, yeka masono gatina,
Loskati tina yekelela masono ga lomunye.
Hayi letisa tina lapa lo cala;
Kodwa, sindisa tina ku lo bubi,
Ndaba wena kona lo-mteto, lo mandla, na lo dumela,
Zonkeskat. Amen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adendorff, R. Fanakalo — a pidgin in South Africa // Language in South Africa. Cambridge: CUP, 2002
  • Bold, J. D. Fanagalo: phrase-book — Grammar — Dictionary. Pretoria: J. L. Van Schaik, 1990
  • Heine, Bernd Pidgin-Sprachen im Bantu-Bereich. Habil. Schr., Universität zu Köln, 1971