Vikipedia diskuto:Konkurso/20060115

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial administranto ne povas konkursi? Petro 27. Dec 2005 06:59 (UTC)

Ne, ne, ne... nur la konkurso-administranto (mi: Yekrats) ne povas konkursi. Al Vikipediaj Administrantoj mi kuraĝigas eniri la konkurson. Mi pardonpetas pro la konfuzo. -- Yekrats 16:47, 27. Dec 2005 (UTC)

Kiel transdoni monon? Ĝiro, poŝta sendo kostas pli ol la sumo mem:) Narvalo 08:13, 27. Dec 2005 (UTC)

Eble pere de UEA-kontoj. - jc ;-)

Ĉar mi ne eksciis, kial administrantoj estas eliminitaj el la konkurso, mi forstrekis mian kontribuon el la konkurson. Petro 27: Dec 2005 16:30 (UTC)
Ĉar vi nun scias bonvolu forigi la trastrekaĵon. AL

Vortoj de konkuranto[redakti fonton]

Mi nun finredaktis mian konkuraĵon. Mi iom friponis ne verkante mem novan artikolon sed nur tradukante el iu franclingva elstara artikolo. Sed kial ne ? Ĉu nia esperanta vikipedio ne multe progresus se vikipediistoj el la plej diversaj landoj denaske parolantoj de la plej diversaj lingvoj esperantigus la plej elstarajn artikolojn trovitajn en la respektivaj tialingvaj vikipedioj ? Bonvolou noti ke mi ne nur redaktis la artikolon sed atentis ke validas la ligiloj al fratinaj projektoj : komunejo, citaro, vikivortaro, vikilibraro, kaj al iaj envikipediaj artikoloj. Mi do kreis kelkajn ĝermojn por ekplenigi grandajn mankojn (Pierre BÉRÉGOVOY, Adolphe THIERS, Théodore de BANVILLE, Parnasa skolo, Seine-Maritime). Mi ankaŭ iom prizorgis koncernajn kategoriojn (Poetoj, Franclingva literaturo, Francaj verkistoj, Franclingva poeto, Naskiĝintoj en 1854, Mortintoj en 1891) kaj en ĉi okazo enportis la ŝablonon Ŝablono:LigoElstara kiun mi instigas vin uzadi. Do ne nur unuopan artikolon mi redaktis sed ankaŭ iom prizorgis ties ĉirkaŭo. Jen la senco kun mi volas doni al ĉi konkurso : ke estu pli da elstaraj artikoloj estas kuraĝinde, ke la Vikiepdio estu ankaŭ pli bone ordigita estas ankoraŭ pli kuraĝinde. Arno Lagrange  10:02, 7. Jan 2006 (UTC) Mi dume ankaŭ kreis la artikolon pri Paul VERLAINE Arno Lagrange  22:33, 27. Jan 2006 (UTC)