Vikipedia diskuto:Lingvaĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Averaĝa[redakti fonton]

Kio estas "averaĝa stilo"? Similas al "averaĝa korpo-temperaturo en malsanulejo"... Alaŭdo ۩ 21:18, 27. Jul 2007 (UTC)

Interesa demando!  ;-)
Ĉu vi malaprobas la ĝeneralan celon de la paĝo? Se ne, kia esprimo laŭ vi pli konvenus? Aŭ ĉu ne eble pli bone ke ĝi restu svaga? Bill O'Ryan 22:59, 27. Jul 2007 (UTC)
Vidu la redaktitan version malsupre. Mi preferis forigi la esprimon averaĝa. Ĝi ja estas malpreciza kaj cetere neniu reagis al la demando. Vikiano (diskuto) 19:14, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Prestiĝa[redakti fonton]

Kion oni subkomprenigas sub "malprestiĝa" kaj "prestiĝa"? Mi ne vere komprenas tiujn formojn. Alaŭdo ۩ 12:13, 29. Jul 2007 (UTC)

Grava demando kies respondo vekas diversjn gravajn temotuŝaĵojn!
PIV (1970) diras pri Prestiĝo: imponeco, influo, akirita per antaŭaj agoj, atingitaj rezultoj ks: ... → ŝatateco, aŭtoritato, kredito.   La unua alineo en kaj la angla kaj la hispana WP-oj estas: Prestiĝa dialekto estas la dialekto parolata de la plej prestiĝaj homoj en parola komunumo kiu sufiĉe grandas por enhavi pli ol unu dialekton. La studo pri prestiĝo en lingva uzado estas grava parto de sociolingvistiko.
Laŭ mi, "atingitaj rezultoj" ĉi-kuntekste inkluzivas la beletron en la literaturo en Esperanto. Praktika mezuro de kio estas prestiĝa estas: tia ke ĝin akceptas la redaktoroj de la plej gravaj eldonejoj kaj revuoj, kaj tia ke oni ĝin instruas en lernejoj, kaj per ĝi en la universitatoj. En Usono por trafi bonan labor-postenon ofte necesas ioma kompetento pri ia prestiĝa dialekto.
Oni ofte nomas la formojn de neprestiĝaj dialektoj malĝustaj, nekorektaj,kontraŭregulaj. Sed tio mem ne estas tute ĝusta. Malprestiĝaj dialektoj egale havas proprajn regulojn kaj propre "ĝustajn" formojn. La grava distingo kuŝas ne en reguleco, nek en "ĝusteco", sed jes en presitiĝeco. Formoj de prestiĝa dialekto egale povas esti "malĝustaj" laŭ vipunkto de la regularo de neprestiĝa dialekto.
Oni ankaŭ kutimas pretendi ke Esperanto "ne havas dialektojn". Ankaŭ tio estas erara kaj facile mokebla. Tio, kion Esperanto ja havas estas grandparte unuecan prestiĝan dialekton. La efektive parolataj dialektoj diversas almenaŭ fonologie. Konsideru radio-elsendojn kaj intervjuojn kun Esperanto-aktivuloj. Se mia memoro ne trompas, de iuj landoj tiuj povas iĝi almenaŭ simile malfacile kompreneblaj al similaj elsendoj en mia propra denaska lingvo. Tio ne surprizu, ĉar Esperanto ne povas dediĉi egalajn (al tiuj ekzemple de la franca, kaj la angla) monsumojn por instruadi, kaj ene de lernejoj devigi, norman lingvaĵon.
Malprestiĝa formo, se paroli ĝenerale, minimume inkluzivas slangajn formojn (ekz. mies, vies, ...), kaj ĉiujn alin formojn kiuj povas indici aŭ malkaŝi needukitecon, senkulturecon, analfabetecon aŭ duonanalfabetecon parte de la parolanto. Preter tio, en Esperanto, ĝi inkluzivas filozofiajn reformaĵojn kiaj ri, -iĉ-, kaj na. Ĝi ankaŭ inkluzivas, aŭ povas inkluzivi, dirmanierojn malaprobitajn de la Akademeio, aŭ rezultajn de lingva filozofio de malplimulto, ekzemple ekstreman atismon/tempismon, ekstreman tia-kiaismon, ekstreman tiom-kiomismon, kaj en la skriba lingvo majuskligon de la propraj nomoj de lingvoj. Gzxi inkluzivas, aŭ povas inkluzivi, formojn uzatajn aŭ subtenatajn (surbaze de pli ĝeneralaj reguloj) de (disaj?) unuopuloj, ekzemple pluralon de la serio tio-kio (tioj, kioj, ..., fakte aprobatan de PAG subaze de Zamenhofa uzo, do kioj tre paradokse ŝajnas samtempe norma kaj malprestiĝa!), kaj formojn kiaj uzulo kaj uzantulo.
Historie estas ŝablono de malrapida evoluo al akcepto de ofte uzataj malprestiĝaj formoj tiel ke iuj el ili finfine fariĝas prestiĝaj, ekzemple: Francujo → Francio.
Interesan kazon prezentas formoj kia francano. Kvankam nuntempe tiu formo estas malprestiĝa, estas evidenta prognozeblaĵo, ke ĝi — longe antaŭ la Fina Venko — fine venkos. Unue, ili re kaj re spontane kaj dise ekŝosas provante sinteni per siaj apenaŭ ekzistantaj radiketoj. Due, jam ekzistas kutimo svagigi la distingon inter landoj kaj landanoj, gentoj kaj gentanoj, etnoj kaj etnantoj. Oni parolas pri francaj verkistoj (per la nomo de la landano — franco, kaj ne de la lando Francio), sed malkonsekvence pri usonaj verkistoj, kanadaj verkistoj, ktp. (per la nomo de lando — Usono, Kanado; anstataŭ per la nomo de landano — usonano, kanadano). La analogiama menso de freŝa Esperantisto almenaŭ subkoscie demandas: se mi nomu usonan verkiston usonano, kial mi ne nomu francan verkiston francano? Ju pli granda fariĝos la Esperanto-komunumo, des pli malfacile fariĝos re kaj re mortige forŝtamfi tiajn etajn lingvajn ekkreskaĵojn.
Preskaŭ sinonimo de presiĝa dialekto estas normlingvo. Tamen, ŝajnas al mi, ke normlingvo povas aludi ion iom pli formale rigidan, tiel ke ni eble povas diri ke ĉiu normlingvo estas prestiga, sed ne ĉiu prestiĝa dialekto estas la normlingvo. Bonvolu vidi en:Standard language kaj la multajn tieajn intervikiojn inkluzive ru:Литературный язык. La anglalingva artikolo komenciĝas per ĉi tiuj vortoj:

Normlingvo (ankaŭ norma dialekto aŭ normigita dialekto) estas aparta variento de lingvo kiu ricevis leĝan aŭ kvazau-juran statuson. Ĉar ĝi kutime estas la formo subtenata en la lernejoj kaj amaskomunikiloj, la parolantoj de la lingvo kutime konsideras ĝin kiel iasence pli "ĝustan" ol la aliajn dialektojn.

Kutime, sed ne ĉiam, bazita sur la lingvaĵo de la ĉefurbo, la normlingvon difinas la aprobo de aro de regionaj kaj klasaj trajtoj, kaj la malakcepto de aliaj. Ĉi tiu estas la versio d la lingvo kiun oni tipe instruas al lernantoj de la lingvo kiel fremdan lingvon, kaj la plejmulto da tekstoj obeas ĝiajn ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.

Bill O'Ryan 19:47, 29. Jul 2007 (UTC)
Vidu la redaktitan version malsupre. Vikiano (diskuto) 19:15, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Vortprovizo[redakti fonton]

Mi proponas iomete ampleksigi la alineon pri vortprovizo, tiel ke ĝi aspektu jene:

  • Vortprovizo — La Universala Vortaro kun la oficialaj aldonoj unuflanke kaj PV kaj PIV (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).

Kion opinias la aliaj? Marcos 17:42, 12. Jan 2008 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi nun aldoni tiun ampleksigon al la paĝo. Marcos 13:40, 23. Mar 2008 (UTC)
Ĉu vere temas pri tradicia prestiĝo ? Mi parolus pri rekomenditeco de vortoj prefere al aliaj. Vortoj troveblaj en la menciitaj verkoj estu uzataj prefere al aliaj ĝis estas pravigo por enkonduki novan vorton. Arno Lagrange  13:52, 23. Mar 2008 (UTC)

Pliklariga aldono[redakti fonton]

Surbaze de la diskutado pri la vortoj Kievo kaj Kijivo kaj la proponita konkludo, mi aldonos al ĉi tiu rekomenda paĝo la jenan pliklarigan tekston:

  • Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion. Kiam via ŝanĝo povus iel rompi tiun principon, tiam unue pravigu ĝin en la diskutpaĝo de la respektiva artikolo kaj efektivigu ĝin nur rezulte de diskutado kaj interkonsento de la komunumo. Vikiano (diskuto) 19:11, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Redaktita versio[redakti fonton]

Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion. Kiam via ŝanĝo povus iel rompi tiun principon, tiam unue pravigu ĝin en la diskutpaĝo de la respektiva artikolo kaj efektivigu ĝin nur rezulte de diskutado kaj interkonsento de la komunumo. La vikipedia komunumo klopodas kaj klopodu eviti la establiĝon de iu Vikipedia dialekto. Tiucele en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan ekster ĝi. Pli precize ni sekvas kaj sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble formalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj bone scipovas Esperanton. Vikiano (diskuto) 19:11, 29 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Nova redakto[redakti fonton]

Mi forgesis aldoni Rompo de tiu principo koncernas ne unuopan artikolon aŭ paĝon, sed Vikipedion mem. Do jen la definitiva teksto:


Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion. Rompo de tiu principo koncernas ne unuopan artikolon aŭ paĝon, sed Vikipedion mem. Do kiam via ŝanĝo povus iel rompi tiun principon, tiam unue pravigu ĝin en la diskutpaĝo de la respektiva artikolo kaj efektivigu ĝin nur rezulte de diskutado kaj interkonsento de la komunumo.

La vikipedia komunumo klopodas kaj klopodu eviti la establiĝon de iu Vikipedia dialekto. Tiucele en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan ekster ĝi. Pli precize ni sekvas kaj sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble formalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj bone scipovas Esperanton.