Vikipedia diskuto:Lua/Moduloj/Webarchive

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝablona programado Diskutoj Lua Testoj Subpaĝoj
Modulo Esperanto English

Modulo: Dokumentado


Mi ŝovas la ĝisnunajn notojn de la Uzanto-Diskuto:Tlustulimu ĉi-tien: ThomasPusch (diskuto) 12:42, 6 sep. 2021 (UTC)[Respondi]


Kara Tlustulimu, mi ĵus hazarde konsciiĝis ke la Modulo:Webarchive (respektive ankaŭ la aldonaĵo Modulo:Webarchive/data), plene en nacia lingvo, relative vaste uzatas en esperantlingvaj artikoloj. Iom iritas min, ke eĉ verdece samideaneca paĝo kia pri la 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto finiĝas per alineo

  • Kolombia Kongreso de Esperanto Archived 2007-10-25 at the Wayback Machine.

Devus ebli simple ŝanĝi tion al

- ĉar komputiloj principe same bone redonas vortojn en ajna lingco, ne nur en la angla, se oni bone programigas [aŭ alternative eblus entute elpreni la anglalingvaĵon el tiu ĉi vikipedia branĉo, kaj lasi ĝin ekskluzive al la angla branĉo - almenaŭ mi ne povas imagi ke la germana aŭ hispana vikipedio grandkvante tolerus tian lingvan fremdaĵon...]

Sed mi ĵus kaptis ne plenan superrigardon pri la modulo.

Ĉu vi povus adapti al Esperanto tiujn kvin vortojn???

Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:00, 27 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

Rememorigo post semajno: Kara Tlustulimu, ĉu vi kiel fakulo pri LUA komprenas ion pri tiu stranga ilo plene ne-esperantlingva?? ThomasPusch (diskuto) 13:41, 4 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Hm, mi ĵus inter la 19:12 kaj 19:19 h MEST (mezeŭropa somera tempo) provis adapti la lingvaĵon, kaj ĝis tiu momento la traduko al Esperanto bone funkciis, sed tiam mi ekde 19:20 ankoraŭ faris pli profundajn ŝanĝojn (vidinte ke de antaŭ naŭ jaroj jam ekzistis esperante nomata "ŝablono:retarkivo" de Pejno Simono), kaj en tiu momento nenio plu funkciis, ŝajnas. Mi provis bonorde malfari miajn malmultajn paŝojn ekde tiam, sed ŝajne plene konfuzigis la vikipedian sintakson. Ĉu tamen vi mem povus iom okupiĝi pri la afero? Videble mi malsufiĉe konas LUA-programadon... ThomasPusch (diskuto) 18:03, 4 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Kara @Robin van der Vliet: Dankon pro la riparo de miso kiun vi trovis en Modulo:Webarchive (mi pensis ke mi jam malfaris la agon, sed ŝajne ke ne). Tamen, la funkcianta stato daŭre ne estas restarigita.

Ekzemplo: 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto, kiu je 17:18, 4 sep. 2021 (UTC) bonorde finiĝis per alineo

  • Kolombia Kongreso de Esperanto arkivigite je 2007-10-25 per la retarkivo Wayback Machine

ekde miaj lastaj misredaktoj daŭre finiĝas per

  • Kolombia Kongreso de Esperanto (el Retarkivo {{{1}}})

sekve: daŭre io misas.

Eble vi sukcesos ankoraŭ trovi duan mison, se vi jam sukcesis trovi unuan... Mi tre aprezus, ĉar mi vere ne plu trovas eraron kvankam klaras ke iu eraro ankoraŭ kaŝiĝas ie. --ThomasPusch (diskuto) 16:09, 6 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi eĉ ne scias kio kaŭzis ke finfine nun denove ĉio funkcias. Ŝajnas ke ĉiukaze Robin van der Vliet nenion plu tuŝis, nek mi, kaj mi en la modulo kaj ties subpaĝo "/data" ankaŭ ne trovas plian modifon. Ne gravas: ĉiukaze denove bonorde ĉio funkcias. ThomasPusch (diskuto) 16:03, 9 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
@Tlustulimu kaj Robin van der Vliet: La modulo daŭre restas unu el la plej ezoteraj kaj plej malfacile kompreneblaj. Petr Tomasovsky fine de septembro 2021 ŝovis la kategorion "Webarchive template wayback links" al kategorio:Listo de arkivitaj paĝoj de Retarkivo, kaj aldonis proponon forigi la kategorion "Webarchive template wayback links". Sed tio ankoraŭ ne sufiĉas: daŭre ĉiuj paĝoj kolektiĝas en la angla kategorio, vere iom ĝena, kaj neniu en la esperanta kategorio kreita per Petr. Kie damne en la modulo aŭ en submodulo "/data" eblas adapti al kiu kateogrio enordiĝu ĉiuj paĝoj? ThomasPusch (diskuto) 10:26, 10 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Saluton, @ThomasPusch:. Mi finfine ŝanĝis la submodulon {{Webarchive/data}} kaj je la dua redakto finfine la proponita kategorio funkcias. Nun certe ankoraŭ iomete daŭros ĝis ĉiuj artikoloj transiris al ĝi. - Eble estus ja bone, se ni iom post iom ankaŭ tradukus la ceterajn titolojn de la kategorioj en {{Webarchive/data}}. Amike Tlustulimu (diskuto) 11:46, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]