Vikipedia diskuto:Naciaj flagoj en Vikipedio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tabelo kolektita je 21:45, 17 Feb. 2011 (UTC) listiĝis pluraj flagoj kiuj malsame aspektas en Vikipedio en Esperanto kaj en Vikimedia komunejo. Laŭ la stato 10:00 26 Feb. 2011 (UTC) ĉiuj flagoj el tiu listo estas akordigitaj. Pri Argentino kaj Zambio ne videblis ajna diferenco inter ambaŭ flagoj, nur la SVG-programigo iom malsamis kun sama grafika rezulto - sed dubokaze tamen akordiĝis tiuj flagodosieroj.

La ŝtatoj Malavio kaj Birmo ricevis novajn ŝtatajn flagojn dum la lastaj 5 jaroj, sen ke la esperantlingva flagobildo estis aktualigata, kaj la ŝtato Serbio kaj Montenegro politike dispartiĝis al novaj ŝtatoj Serbio kaj Montenegro (tie ĉiuj tri flagodosieroj en la Vikipedio en Esperanto estis tute ĝustaj, nur necesas atenti pri ĝustaj ŝtatonomoj). Ĉu iom pli hela aŭ malhela nuanco en flaga koloro ŝanĝas la rekoneblon de nacia flago, estas demando diskutebla, sed en kazo de dubo indas fidi la vikimedian komunejon kaj reenporti flagon. Tial listo kiel Vikipedio:Naciaj flagoj en Vikipedio estas bona helpilo. Sed pli rapide ol pene verki grafikan prezenton pri kiuj flagoj diferencetas en formato kaj kiuj en kolora nuanco, estas tuj reenporti la komunejan flagobildon kaj simple solvi la problemon.

Cetere: Ne estas logika kaŭzo kial la esperantlingvaj flagonomoj kutimiĝintaj en la esperanta vikipedio devus havi ligostreketojn inter la nomeroj anstataŭ simplajn interspacojn (la unuaj tiaj flagoj ekestis en printempo 2006, kiam en la vikimedia komunejo ankoraŭ plimultis dosieroj kun interstreketoj en la dosieraj nomoj, sed poste la kutimo simple restis). Sed estus iom da laboro unue enporti ĉiujn flagodosierojn sen interstreketoj en la nomoj, poste robote ŝanĝi ĉiun "Flago-de-" al "Flago de ", kaj fine forigi la dosieronomojn kun komenco "Flago-de-", kaj ĝis nun tiun laboron neniu faris. Sed tia paŝo sencus.

ThomasPusch 00:54, 24 Feb. 2011 (UTC)

  1. jes disigo per streketoj ĝenas simplan aŭtomatan ligon el lando al flagnomo. Sed ĉu indas ŝanĝi nomojn de ĉiuj flagoj? Ĉu ne estas malpli peza solvo ?
  2. pri preciza koloro temas pri akurateco de informo: se ni montras flagojn kiuj oficiale validas por reprezenti ŝtatojn, ni precize sekvu la oficialan difinon kiu difinas kaj grandecon kaj precizajn uzendajn kolorojn kaj detalojn. Kiun sencon havas montri bildojn de flagoj kiuj proksimume similas la oficialan ? Ŝajnas al mi diletanta sinteno ne akceptebla en enciklopedia projekto. AL @ 07:10, 24 Feb. 2011 (UTC)

Federaciaj unuoj[redakti fonton]

Ĉu tiu ĉi ŝablono, aŭ alia, povus subteni ankaŭ federaciaj unuoj? Sj1mor (diskuto) 15:03, 8 apr. 2024 (UTC)[Respondi]