Vikipedia diskuto:Vikiigendaj artikoloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas, ke tiu ĉi paĝo transiru al Vikipedio:Vikiumendaj artikoloj. Ĉu iu malkonsentas? -- Gabriel BEECHAM 23:32, 29. Mar 2004 (UTC)

viki'igi estas igi konforma al viki'a stilo. Mi ne ĝuste komprenas kion ni gajnus per tiu 'um'. Viki'um'i estus redakti vikion. Mi opinias ke ne indas ŝanĝi la titolon. Arno Lagrange 08:12, 30. Mar 2004 (UTC)

Nu Arno, en tiu ĉi kazo ni vere devas certigi pri kio la frazo temas. Mi ne proponas la vorton "vikiumi" - fakte, mi estas jam vidinte ĝin (aŭ vikipediumi) en la retejo antaŭe, kaj nur proponis la paĝmovon pro unuformigo. Sed, al la lingvistika diskuto (se eĉ nur por plenesplori la afero): vikio estas nura teknologiaĵo, kaj kompreneble ne devas uzi la apartajn konvenciojn de la Vikipedio. Tiel, mikomprene, la vorto "vikiigi" signifas "igi ion esti vikio, aŭ vikieca laŭ aspekto". Al mi, tio signifas la aldonon de interartikolaj ligiloj kaj la uzo de la MediaWiki-a markolingvo, do mi konsentas, ke la vorto sufiĉas. Ĉu jam ekzistas Vikipedian fakterminaron ie? -- Gabriel BEECHAM 23:43, 30. Mar 2004 (UTC)


Bona ideo : ni redaktu Vikipedian fakterminaron kie ni difinos la diversajn apartajn vortojn kiujn ni uzas ĉi tie vikio, vikiligo, vikietiko, ktp. Arno Lagrange 07:31, 31. Mar 2004 (UTC)


Mi havas demandon pri la vikiigo de EdE: Kiam ni vikiigas artikolojn, kaj kunfandas ilin kun jam ekzistantaj artikoloj samtemaj, ni iam devos forigi de la Artikolo la supran religon al EdE, ĉar ĝi ja ne plu estas artikolo de EdE, ĉu ne. Plue, mi pensas, ke estus bone havi ie en la reto la EdE sen ŝanĝoj, por ke homoj povu scii, kio estis skribita en la EdE. Tamen, en la vikipedio, la temoj estu pritraktataj laŭ nia nuna scio, do ĝi ne estas la loko por konservi la malnovan EdE. Aŭ kion vi pensas? Marcos 18:13, 17. Apr 2004 (UTC)