Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Oryanw

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oryanw[redakti fonton]

Kandidatiĝas la 11-an de julio de 2007

Mi ofte bezonas forigon de paĝoj en la lingvo-projekto (aktuala stato de kiu troviĝas sube en mia diskutpaĝo) de Maksim kaj mi, kaj deziras iom senŝarĝigi aliajn administrantojn je tio. Specimenaj tiaj forigoj nunmomente listiĝas supre en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Mi nun ne atendas fari (kaj fakte deziras ne fari) alispecajn administrajn taskojn, krom se iu tasko komencos interesi. Bill O'Ryan 20:29, 11. Jul 2007 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Mi multe kunlaboris kun Bill kaj li en ĉiu situacio montris sin sobra kaj senpartia redaktanto -- ĝuste tiujn kvalitojn devas havi administranto. Mi plene subtenas lian kandidatiĝon. Alaŭdo ۩ 20:42, 11. Jul 2007 (UTC)
  2. Por Por: Mi ne multe kunlaboris kun li, tamen taksas lin (minimume) samekiel Alaŭdo. Sekve, plena subteno indas. --Ssire 05:45, 12. Jul 2007 (UTC)
  3. Por Por: Mi ĝojas ke Bill pretas senŝarĝigi nin (la nunajn administrantojn). Bill estas tre fidinda kunlaboranto, kiu certe ne misuzos siajn aldonajn rajtojn. Marcos 11:11, 12. Jul 2007 (UTC)
  4. Por Por: Por ke la ŝablono-projekto, kie li kunhelpas, denove pli bone funkciu, dum ke Arno havas malpli da tempo. Li povus tiam ekz. helpi dum rearanĝo de la ŝablonoj laŭ nomoj ktp. --Tlustulimu 12:14, 12. Jul 2007 (UTC)
  5. Por: Slavik IVANOV 02:56, 13. Jul 2007 (UTC)
  6. Por Por: argumentoj samaj kiel ĉiuj supre. Narvalo 04:27, 13. Jul 2007 (UTC)
  7. Por Por: Maksim 16:19, 14. Jul 2007 (UTC)
  8. Por Por: En kunlaboro kun Bill mi trovas lin lingve sperta kaj sobra redaktanto preta aŭskulti vidpunktojn de aliaj. Ankaŭ mi plene subtenas lian kandidatecon por la posteno de administranto. Kanadano 2:41, 16. jul 1007 (UTC)
  9. Por Por: Yekrats 19:25, 16. Jul 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Indiferente:
  • Komentoj:
    Kvankam mi aldonis kelkajn erojn al Vikipedio:Ŝablono, kaj estis la unua kiu "aliĝis" al la ŝablono-projekto, mi tre baldaŭ konstatis, ke mi ne vere komprenas pri kio temas, kaj tiam mia atento forvagis. Tlustulimu, ĉu vi bonvolus iom klarigi la celon kaj metodon, eble sur mia diskut-paĝo, mi petas? Pli bone, ke mi orientiĝu nun, ol ke mi seniluziigu vin poste. Bill O'Ryan 05:54, 13. Jul 2007 (UTC)
  • Ekzamene:
  • Demandoj por la kandidato:

Statuso donita[redakti fonton]

je 12:01, 19. Jul 2007 (UTC) Vidu Speciala:Log/rights. AL @

Dankon al ĉiuj! La rekomendaro estas flata kaj iom timiga. Kvazaŭ frenezjako por sanktulo!  ;-) Mi ja ne estas sanktulo, sed jes ne volas esti frenezulo (almenaŭ nek vikipedie, nek Esperante en la okuloj de Esperantistoj! ;-)), tamen mi klopodados ne trompi la montritan fidon. Denove dankon. Bill O'Ryan 02:50, 21. Jul 2007 (UTC)