Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/Vikivortaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vikivortaro[redakti fonton]

La esperanta vikivortaro estas terure neglektata laŭ mia hodiaŭa konstato. Kia "fratina projekto" de la Vikipedio ĝi meritas pli da zorgemo. Neniu plu kunlaboras en ĝi de monatoj. Iam Mencheperre iom ekprizorgis ĝin sed nun ne plu kaj ankaŭ neniu alia. Tamen ĝi estas nemalhavebla parto de la projekto. Ja esperanto havas la ReVon sed tamen Vikiistoj ne devus tute neglekti la konstruadon de la esperanta parto de la vikivortaro. Arno Lagrange  11:53, 7. Jan 2006 (UTC)

Jes, ja. Ankaŭ plie embarasema, la Wiktionary de Ido estas unu el la plej grandaj Vikivortaroj, kun pli ol 30000 vortoj! Nu, la Revon uzas la GPL (laŭ permisilo ), do ni povas laŭleĝe kopii el la Reta Vortaro en Vikivortaro. Ĉu "robotisto" povas fari tiel? -- Yekrats 20:23, 7. Jan 2006 (UTC)
Jes, roboto verŝajne povus fari tion. Bezonatus tamen unue konatiĝi kun la strukturo de ReVo (kiu tamen almenaŭ favoras per tio, ke ĝi estas XML-a). Mi bedaŭrinde dum tiuj ĉi tagoj pro universitataj ekzamenoj ne povas okupiĝi pri tio, sed se vi enskribos la peton al Vikipedio:Laboro por robotoj, mi promesas poste okupiĝi pri tio (espereble februare). Tamen mi ŝatus esprimi ioman dubon, ĉu vere indas tiel ĉi kopiadi enhavon de unu retejo al alia, ĉar ja ReVo daŭre disvolviĝados ankaŭ poste kaj kion oni faru tiam? Ĉu ripetadi la kopiadon ĉiam por respeguli la ŝanĝojn? Ja verŝajne iuj kontraŭos la ideon anstataŭigi ReVon per VikiVortaro, sed laŭ mi tio nun ŝajnas kiel ideo plej taŭga - ja fakte eĉ ankaŭ ReVo nun laboras per teĥniko ege simila al tiu de vikiprojektoj. Blahma 23:13, 7. Jan 2006 (UTC)
La avantaĝo enporti la entenon de ReVo al Vikivortaro estas riĉigi la esperantan parton de la Vikivortaro kiu ĝenerale estas uzata de neesperantistoj dum ReVo estas iel ia pura esperanta projekto. Same kiel pri vikipedio estas lerta maniero montri al la neesperanta mondo la valoron kaj la riĉecon de esperanto. Fakte la ida vikivortaro riĉas je 30 000 artikoloj sed pli ol 90% el ili estas simple la artikoloj pri la vortoj en la plej diversaj nacilingvoj ĉar vikivortaro havas tian stultan strukturon ke en ĉiu unuopa nacilingva vikivortaro oni ripetas la vortojn de ĉiuj fremdaj lingvoj. Mi provis kontraŭbatali tion ĉar mi opinias ke estas terure temporaba kaj ke oni simple kreadas amason da paĝoj tute malkompletaj. Certe oni iam devos plibonigi tion. Tiu stultaĵo fontas el la fakto ke la unuaj kreintoj de vikivortaro iimagis ĝin kiel iu angla vortaro kiu ebligus el la angla vidi la aliajn lingvojn, kaj komence ili eĉ ne imagis ke povus esti vikivortaro kun alia ĉeflingvo ol la angla. Tamen tiuj ekaperis kaj simie kopiis tiun stultaĵon : vidi ĉiujn aliajn lingvojn el la vidpunkto de unu lingvo : la rezulto estas ke por la sama litersinsekvo aperas en ĉiu unuopa nacilingva vikivortaro paĝo en kiu oni pli malpli malkomplete listigas kian vorton konsistigas tiu litersinsekvo en la plej diversaj lingvoj (mi esploris tion kun la ekzemploj vin kaj vino). Laŭ mi ĉiu unuopa vikivortaro devus havi nur siajn nacilingvajn artikolojn intervikie ligitajn al la respondaj alilingvaj artikoloj, kaj la fremdlingvaj vortoj devus troviĝi en iu vikivortara komunejo de kiu oni povus trovi la signifon de la diversaj litersinsekvoj en la plej diversaj lingvoj.
Kompreneble unufoje enporti ReVon al Vikivortaro entenus la malavantaĝon ke kiam ambaŭ plu evoluadas fariĝas malfacile kunfandi la novajn redaktadojn - malfacile sed ne nepre neeble- (oni povus imaagi ian aŭtomatan sinkronizadon inter ambaŭ projektoj) . Ideale ambaŭ projektoj devus simple kunfandiĝi : Revuloj devus alpropriĝi al si vikivortaron, tiel anstataŭ labori nur inter esperantistoj, ili enirus multlingvan komunumon, kaj el tio estiĝus reciproka riĉiĝo.
Unuvorte mi opinias ke indus jam unufoje enporti la entenon de ReVo en Vikivortaron : la fakto ke ĝi estas konstruita per XML devus igi la taskon tute farebla por roboto. Tiel la esperanta vikivortaro subite kreskegus kaj ne pleniĝinte per fremdlingvaj vortoj sed per veraj artikoloj kun difinoj, derivaĵoj, ekzemploj, diverslingvaj tradukoj, ktp. Alilingvaj vikivortaristoj de tiam povos tuj profiti el la konsiderinda laborego de la redaktantaro de ReVo, kaj la estimo de esperanto tuj kreskegus ĉe ili. Arno Lagrange  07:37, 10. Jan 2006 (UTC)
Vikivortaro kiu ĝenerale estas uzata de neesperantistoj dum ReVo estas iel ia pura esperanta projekto
Tio ne tute ĝustas.
ReVo estas multflanka afero. Ĝi estas kaj E-a vortaro (E-vortoj - E-klarigoj, E-ekzemploj) kaj ankaŭ traduka multlingva vortaro (por ĉiu vorto, senco, ekzemplo eblas meti tradukojn al ĉiuj naciaj lingvoj). Tio ebligas uzi ReVon ankaŭ por tute neE-istoj! Ekzemple venas iu Anglo kaj serĉas tradukon de Rusa vorto al Germana lingvo. Por tio la Anglo nur iomete esploru la strukturon de la vortaro. --Zmitro 09:46, 10. Jan 2006 (UTC)
Bona propono, sed tamen mi preferus, ke oni unue kontaktu ĉi-rilate la aŭtorojn de ReVo kaj demandu pri ilia opinio. Nome se ili daŭre redaktos la ReVon kiel antaŭe kaj tute preteratentos la Vikivortaron, tio laŭ mi malbonos. Se oni poste emos kontribui al esperanto-vortaro, do al kiu oni kontribuu? Ĉu al Vikivortaro aŭ ĉu al ReVo? Daŭre mi opinias sensenca intencan duobligon de iu projekto kun estonteco tia, ke ĉio ekde tiam evoluos aparte. Se oni poste faras ŝanĝojn en iu difino kaj en ReVo, kaj en Vikivortaro, do kiun ŝanĝon poste la eventuala ĝisdatig-roboto transprenu? Ĉu tiun de Vikivortaro, aŭ ĉu tiun de ReVo? Aŭ ĉu ĝi iel transprenu na ambaŭ, produktante do du kopiojn de preskaŭ samaj, sed en iu detalo diferencaj difinoj? Mi plej ĝojus, sed la redaktantoj de ReVo konsentus plu labori pri la projekto ĉe Vikivortaro kaj forlasi (aŭ iumaniere konservi, sed ne plu disvastigi) la nuntempan apartan retejon. Tamen, tio ŝajnas al mi nun kiel ne tre probabla, kvankam jes ebla. Blahma 21:14, 10. Jan 2006 (UTC)
Mi entute konsentas kun la lastaj vortoj de Blahma. Mi provis veki intereson pri la deamando je meta:Upgrading_Wiktionary#Vikivortaro_kaj_ReVo. Arno Lagrange  07:21, 11. Jan 2006 (UTC)
"Mi plej ĝojus, sed la redaktantoj de ReVo konsentus plu labori pri la projekto ĉe Vikivortaro kaj forlasi (aŭ iumaniere konservi, sed ne plu disvastigi) la nuntempan apartan retejon." - Sed uzado de diversaj serviloj plibonigas esperindecon. Oni ne metu ĉiujn ovojn en unu ujon. Maksim 14:36, 11. Jan 2006 (UTC)

Bv. alrigardi wikt:en:Category:Translations to be checked (Esperanto). Indis pristudi ankaŭ meta:WiktionaryZ. Amike Gangleri | Th | T 13:50, 11. Mar 2006 (UTC)