Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Gotmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gota muziko estas ĝenro de muziko malfacile difinebla. Sub la esprimo gota muziko oni arigas diversajn stilojn malsimilajn unu al la aliaj, kiuj tamen ĉiuj ludas gravan rolon en la gota movado. Tiel, se la spertuloj akordas komune por aserti ke, kvazaŭ nigra fenikso, gotmuziko elstariĝis el la cindroj de la forbruligita punkmovado okaze de la forpaso de Ian Curtis, kantisto de Joy Division, ankaŭ tute veras ke la industriaj Throbbing Gristle, la elektronikaj Kraftwerk, la hirtaj The Cure, la komercaj Depeche Mode aŭ la ŝvebvoĉaj Dead can Dance influis, kreis kaj konsistigis tiun kompleksan kaj labirintan gotan muzikaron.

Legu la artikolon...