Vikipedio:Elŝuti la Vikipedion

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dank' al Erik Zachte de la nederlanda Vikipedio, nun eblas ke oni povas elŝuti la Vikipedion en la angla, franca, germana, nederlanda, kaj eĉ en Esperanto! Per tomeraider, oni povas rigardi ĝin se oni havas unu el la sekvaj sistemoj:

  1. Vindozo: Windows 98/2000/XP. Funkcias per Windows 95, sed oni DEVAS havi Internet Explorer 4.
  2. Palm OS: Funkcias per Palm OS 3 aŭ pli nova. Povas legi dosierojn konservitajn sur TRG Pro CF Kartoj.
  3. EPOC: Funkcias per S5/S5MX, Revo, S7 kaj NetBook.
  4. Pocket PC
  5. Nokia 9210

Elŝutu, malkompaktigu kaj instalu la ĝustan version de tomeraider por via sistemo ĉe http://www.tomeraider.com/. Malbonŝance, tomeraider ne estas senpaga, sed oni povas uzi ĝin senpage kun reklamaĉoj.

Poste elŝutu kaj malkompaktigu la ĝustan version de Vikipedio:

TomeRaider 2:

Nova eldono: 30 decembro 2004.

Mi devas emfazi ke la Vikipedio ne estas finita projekto kaj ni daŭre konstruadas ĝin kaj tiel ĝi pliboniĝas ĉiutage. Tial, se vi volas havi ĝisdatan enciklopedion, indas reveni kaj reelŝuti foje. Kompreneble, se vi volas helpi al ni, vi (jes ĝuste vi!) povas redaktiverki artikolon nun!