Viktoras

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktoras estas litovlingva vira persona nomo. Temas pri variaĵo de la origine latina persona nomo Viktoro[1]. Kutima litovlingva mallongiga formo estas Viktas.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Kazimieras Viktoras Banaitis (1896–1963), litova komponisto, interalie de litovlingva opero pri la mitologia paro Jūratė kaj Kastytis
  • Viktoras Justickis (naskiĝis en 1941), litova jurista psikologo kaj krimscienculo, profesoro
  • Viktoras Muntianas (naskiĝis en 1951), litova politikisto, eksa prezidanto de la nacia litovia parlamento Seimas
  • Viktoras Uspaskichas (naskiĝis en 1959), litova entreprenisto kaj politikisto, membro de la Eŭropa Parlamento, eksa nacia ministro pri ekonomio de Litovio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 372