Vilaĝa preĝejo de Gerthausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo de Gerthausen
Interno

La surmontete situanta Vilaĝa kirko de Gerthausen (germane: Dorfkirche Gerthausen) estas luterana preĝejo en la kvartalo Gerthausen de Rhönblick, Germanujo. Post forbrulo en 1844 ĝi rekonstruitis sub la gvidado de la gravega ĉefkonstruisto saksia-vajmara Clemens Wenzeslaus Coudray laŭ klasikisma stilo. Ĝi monumentprotektindas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kerne temas eĉ pri mezepokaĵo! Ĉeokcidente konserviĝis malfrugotika ornamripa fenestro.[1] Dum incendio en aprilo 1844 la preĝejo kaj grandaj partoj de la vilaĝo brulkonsumiĝis. Temis pri defend-preĝejo.[2] La muraro kun fosoj perdiĝis krom la vandaro kirka mem. Du portaloj sudaj restis kaj unu havas la jardaton 1712. La rekonstruiĝo kirka preparitis en printempo 1845: tiam konservitis la eksteraj muroj de la navo kaj la malsuprajpartoj de la orienta altarejturo; krome la fenestrovandoj. En 1847, du jarojn post la morto de Coudray, estis surkirke jam puco kaj farbo. En 1848 starigitis la orgeno kun novgotika orgenfasado.

Posedas la kirko duetaĝan ambonan altaron. Por la kirka lumigo uzatas ankaŭ lukarno.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Informoj prikirkaj sur la retpaĝaro de ekmd.de
  2. Tio necesis ĉar tiuregione la vilaĝoj mem ne havis ĉirkaŭfortikaĵojn. Grossherzogthum Sachsen-Weimar-Eisenach, Teil 1, Band 4, Gustav Fischer, Jena 1911, p. 10.
  3. Rolf Bothe: Clemens Wenzeslaus Coudray: 1775–1845; ein deutscher Architekt des Klassizismus, Köln; Weimar; Wien: Böhlau, 2013, ISBN 978-3-412-20871-4, p. 543 ss.
50.580110.2604