Villalobos (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalobos
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49134
Demografio
Loĝantaro 207  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 5° 28′ U (mapo)41.945833333333-5.4747222222222Koordinatoj: 41° 57′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Areo 43,18 km² (4 318 ha) [+]
Villalobos (Provinco Zamoro)
Villalobos (Provinco Zamoro)
DEC
Villalobos
Villalobos
Situo de Villalobos
Villalobos (Hispanio)
Villalobos (Hispanio)
DEC
Villalobos
Villalobos
Situo de Villalobos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalobos [+]
vdr

Villalobos [biljaLObos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Villalobos estas etimologie tradukebla al Vilaĝo de Lupoj, kaj tiukadre du lupoj aperas en la blazono.

Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Konvento.
Urbodomo.
Pordego de la konvento.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 43,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 227 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 73 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Fuentes de Ropel, Vega de Villalobos, Villanueva del Campo, San Esteban del Molar, Prado kaj Cerecinos de Campos.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 940. Ĝi apartenis al la Provinco Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]