Villanueva de Cameros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de Cameros
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 74  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 2° 39′ U (mapo)42.167777777778-2.65Koordinatoj: 42° 10′ N, 2° 39′ U (mapo) [+]
Alto 900 m [+]
Areo 18,44 km² (1 844 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de Cameros (Provinco Rioĥo)
Villanueva de Cameros (Provinco Rioĥo)
DEC
Villanueva de Cameros
Villanueva de Cameros
Situo de Villanueva de Cameros
Villanueva de Cameros (Hispanio)
Villanueva de Cameros (Hispanio)
DEC
Villanueva de Cameros
Villanueva de Cameros
Situo de Villanueva de Cameros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de Cameros [+]
vdr

Villanueva de Cameros [biljaNŬEba dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero. La loknomo Villanueva estas etimologie komprenebla kiel Nova vilaĝo. Je iom malpli ol 2 km estas la domaro Aldeanueva de Cameros, nuntempe preskaŭ senhoma vintre.

La municipa teritorio de Villanueva de Cameros, en la sudo de la regiono.
Preĝejo.
Ermitejo.
Aldeanueva de Cameros.
Preĝejo de Aldeanueva de Cameros.
Ermitejo de Aldeanueva de Cameros.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 41 km de Logronjo, provinca kaj regiona ĉefurbo, laŭ la ŝoseo N-111, kiu trapasas la municipon inter km 287 kaj 291; laŭ tiu norde estas Pradillo kaj sude Villoslada de Cameros kaj Lumbreras de Cameros. Okcidente de la urba kerno estas la akvobaraĵo ekkonstruita dum la Dua Hispana Respubliko, la domareto Peñaloscintos kaj Ortigosa de Cameros laŭ la regiona ŝoseo LR-232.

La tereno de la teritorio estas montara, sed la rivero Iregua formas valon sur kiu kuŝas la urba kerno. La rivero ricevas akvon el kelkaj rojoj kiuj venas el altaj montoj kiuj limigas la valon. La altitudo de la municipo gamas inter 1531 m (Cerro Cebosa) kaj 870 m ĉe la riverbordo. La vilaĝo mem estas je 914 m super marnivelo sur sunriceva deklivo sur la maldekstra bordo de la rivero Iregua ĉe la kunfluejo jun ties alfluanto la rojo Albercos, kiu ekfluas el proksima akvorezervejo González Lacasa.

Nordokcidente: Ortigosa de Cameros kaj Pradillo Norde: Pradillo Nordoriente: Gallinero de Cameros
Okcidente: Ortigosa de Cameros Oriente: Gallinero de Cameros kaj Lumbreras de Cameros
Sudokcidente: Villoslada de Cameros Sude: Villoslada de Cameros kaj Lumbreras de Cameros Sudoriente: Lumbreras de Cameros

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frua mencio aperas en la dokumento Voto de Fernán González, kie ĝi estas literumita "Villanova".

En 1366 ĝi estis inkludita inter la loĝlokoj de la Senjorlando de Cameros, kiu estis donita de Henriko la 2-a de Trastámara al Juan Ramírez de Arellano pro lia apogo kontraŭ Pedro la 1-a. Poste ĝi estis propraĵo de la senjoroj de Cameros, grafoj de Aguilar kaj dukoj de Abrantes. Dum la Moderna Epoko, Ortigosa prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano.

Post la malapero de la senjorlandoj, en 1811, ĝi iĝis parto de la provinco Sorio, ĝis la kreado de la provinco Logronjo la 30an de novembro 1833.

La 15an de februaro 1811, dum la Milito de Hispana Sendependigo, okazis en Villanueva de Cameros la ĵuro kaj akcepto de la decidoj de la Kortumo de Kadizo fare de la Junta de Defensa de La Rioja y Álava, al kiu la municipo apartenis, kio okazis en la Ermitejo de los Nogales (la Juglandarboj).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 483 loĝantoj ĝis nunaj 74.

La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, la industrio pri ligno kaj la rura turismo.

Vizitindaĵoj estas du preĝejoj, kvin ermitejoj, ponto kaj iknitoj ĉe Aldeanueva de Cameros ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]