Villasrubias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villasrubias
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37522
Demografio
Loĝantaro 245  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 6° 38′ U (mapo)40.338055555556-6.6402777777778Koordinatoj: 40° 20′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 851 m [+]
Areo 39,5 km² (3 950 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasrubias (Provinco Salamanko)
Villasrubias (Provinco Salamanko)
DEC
Villasrubias
Villasrubias
Situo de Villasrubias
Villasrubias (Hispanio)
Villasrubias (Hispanio)
DEC
Villasrubias
Villasrubias
Situo de Villasrubias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasrubias [+]
vdr

Villasrubias estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Ciudad Rodrigo kaj al la Municiparo Alto Águeda.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 39,50 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 281 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 500 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Preĝejo de Sankta Petro Apostolo.

Limas norde kun Robleda, sude kun Gata, oriente kun Descargamaría kaj okcidente kun Peñaparda. Ĝi estas je 849 metroj super marnivelo, kaj la plej alta punkto estas Pozo de los Moros (Puto de la Maŭroj), sur 1218 metroj. Distas 125 km de Salamanko, provinca ĉefurbo kaj 30 km de Ciudad Rodrigo, plej proksima urbo. Ĉirkaŭe estas ardezo kaj granito; estis du minoj de stano, jam abandonitaj, nome Medianas kaj La Canalita, kiuj funkciis ĝis la 1950-aj jaroj.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis, sed pluas.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]