Villatuelda
Villatuelda estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono (Hispanio), distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Ĝi havas areon de 15.30 km² kun 55 enloĝantoj (2007).
Historio
La nuntempa vilaĝo Villatuelda estis fondita dum la rekonkero (meze de la 10a jarcento) de visigoto nomata Théudila, kio nomigis la lokon per la nomo "Villa Théudila" (poste Villatuelda).
Bibliografio
- Adeliño Vélez, Antonio: Villatuelda, historia, arte y leyenda, memeldono, 1998