Vincuk Vjaĉorka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vincuk Vjaĉorka
Persona informo
Naskonomo Валянцін Рыгоравіч Вячорка
Naskiĝo 7-an de julio 1961 (1961-07-07) (62-jaraĝa)
en Bresto
Lingvoj belorusa
Ŝtataneco Belorusio
Alma mater Fakultato de Filologio de la Belorusia Ŝtata Universitato
Familio
Infano Franak Vjaĉorka
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistolingvisto • slavisto • filologo
vdr

Vincuk Vjaĉorka - beloruse (en ambaŭ kutimaj ortografioj) Вінцук Вячорка, prononco vʲinˈtsuk vʲaˈtʂorka, science ankaŭ latinliterigita Vincuk Viačorka, oficiala pasporta nomo Валянцін Рыгоравіч Вячорка, Valjancin Rihoraviĉ Vjaĉorka - estas belorusa lingvisto kaj politika aktivulo. Li naskiĝis la 7-an de julio 1961 en Bresto. Interalie li en 1989 kaj 1993 aktive kunlaboris en la Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo" (beloruse Беларускі Народны Фронт "Адраджэньне", БНФ, BNF) - socia kaj politika movado en Belorusio en la malfruaj 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kiuj kondukis Belorusion al ĝia sendependeco el Sovetunio, kaj plu membras en la sekva politika partio BNF, opozicia al la registaro de Belorusio. Krome aparte li engaĝiĝas favore al la belorusa klasika ortografio surbaze de la laboraĵo de Branislaŭ Taraŝkeviĉ.