Belorusa Popola Fronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo"
Беларускі Народны Фронт "Адраджэньне"
Emblemo de Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo"
ne-registara organizaĵo
Lando  Belorusio
Fondinto Zianon Pazniak
Fondiĝo 24-an de junio 1989
Dissolvo 30-an de majo 1993 per transformo al Partio BNF
Ĉefa sidejo Minsko
Koloro(j) blanka kaj ruĝa
Ideologio belorusa naciismo, kristana demokratio, konservativismo, antikomunismo, kontraŭfaŝismo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Belorusa Popola Fronto "Reviviĝo" (BPF, beloruse Беларускі Народны Фронт "Адраджэньне", БНФ; Bjelaruski Narodni Front "Adradĵenje", BNF, en Esperanto ankaŭ nomebla Belorusa Nacia Fronto "Reviviĝo" por konservi la belorusan mallongigon "BNF") estis socia kaj politika movado en Belorusio en la malfruaj 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj kiuj kondukis Belorusion al ĝia sendependeco el Sovetunio. Ĝi estis simila al la Latvia Popola Fronto kaj Popola Fronto de Estonio, kaj la movado Sąjūdis en Litovio. Aparte konataj membroj estis la homrajta aktivulo Ales Bjaljacki, kiu en 2022 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco, la arkeologo kaj socia aganto Zianon Pazniak, la verkisto Vasil Bykaŭ kaj la lingvisto kaj politika aktivulo Vincuk Vjaĉorka, kiu aparte engaĝiĝas favore al la belorusa klasika ortografio. La partio fondiĝis la 24-an de junio 1989 kaj dissolviĝis la 30-an de majo 1993 per transformo al Partio BNF.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]