Vital Mösl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vital MÖSL (ankaŭ: Vitalis Moesl; naskiĝinta la 19-an de novembro 1735 en Salcburgo, mortinta la 2-an de novembro 1809 samloke) estis aŭstra filozofo kaj benediktano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1753 Mösl iĝis novico ĉe la Arkiabatejo Sankta Petro kie li faris la votojn en 1754. Post studo de teologio li ordiniĝis sacerdoto en 1758. Venis li kiel instruisto pri fundamentaĵoj kaj gramatiko ĉe la filozofia fakultato de la Salcburga universitato kie li ekde 1762 profesoris pri teoria filozofio. En 1764 li fariĝis akademia predikisto ĉe Kolegia Preĝejo (Salcburgo).

En 1766 li retiriĝis pro sanecaj kialoj de la altlerneja medio vivonte foje je Maria Plain foje je Petro-konvento. Li tiam estis arkivisto, verkisto kaj tradukisto. Li ekzemple germanigis la paroladojn de Francisko el Sales (Reden des heiligen Franz von Sales, eldono en 1777 en kvar volumoj), Mangin's Sonntags-, Fest- und Christenlehrpredigten (eldono en 1785 en pluraj volumoj) kaj medicinan leksikonon (en 1752; el la franca).

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Über die Ursache periodisch fließender Quellen und die Verbesserung moosiger Gründe, premiolaboraĵo 1764
  • Epitome historiae philosophicae Salisburgensis. Periodus I., Mayr, Salzburg 1765.
  • Geistliche Reden von der heutigen Lauigkeit und dem heiligen Geheimnisse des Altars, Salzburg 1770.
  • Geistliche Reden auf die Festtage des Jahres, Mayr, Salzburg 1774.
  • Betrachtungen über die Regel des heiligen Vaters Benedicti, Wolff, Augsburg 1776.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Judas Thaddäus Zauner: Verzeichnis aller akademischen Professoren zu Salzburg, Mayr, Salzburg 1813, p. 61–64.
  • Art. „Mösl, Vitalis“ fare de Franz Stanonik, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 22 (1885), p. 400–401 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vital Mösl en la germana Vikipedio.