Vito Russo
Vito RUSSO (n. la 11-an de julio 1946 - m. la 7-an de novembro 1990) estis usona aktivisto, filmhistoriisto kaj verkisto de la movado LGBT. Li plej famiĝis kiel la aŭtoro de la libro The Celluloid Closet (1981).
Russo emis analizi filmojn laŭ geja vidpunkto, kaj studis la manieron, kiel usonaj filmoj prezentis samseksemulojn.