Volt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri partio en Nederlando. Por eŭropa politika organizaĵo rigardu la paĝon Volt Europa. Por mezurunuo legu la artikolon Volto.

Volt Nederland, konata ĉefe per la mallongiga nomo Volt) estas social-liberala politika partio en Nederlando.[1] Ĝi estas la nederlanda branĉo de Volt Europa, politika movado kiu funkcias je tuteŭropa nivelo.

Volt Nederland estis fondita en Utreĥto la 23an de Junio 2018, kun Reinier van Lanschot kiel ties unua proparolanto.[2] La partio povis starti kaj fondiĝi parte pere de donacoj de amasfinancado.[3]

En la ĝenerala balotado de 2021 la partio atingis tri sidlokojn en la parlamento, nome por Laurens Dassen, Nilüfer Gündoğan, kaj Marieke Koekkoek.[4][5][6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nordsieck, Wolfram (2021). "Netherlands". Parties and Elections in Europe. Alirita la 7an de Decembro 2021.
  2. "Nieuwe partij Volt Nederland opgericht". Nederlands Dagblad (en nederlanda). Alirita la 7an de Decembro 2021.
  3. "Pro-Europees Volt roeit tegen de stroom in richting verkiezingen". Financieel Dagblad (en nederlanda). Alirita la 7an de Decembro 2021.
  4. Laurens Kok. "Uitslag verkiezingen onveranderd, opkomst lager dan in 2017", Het Parool, 26a de Marto 2021. Kontrolita 26a de Marto 2021.
  5. Wafa Al Ali. "Volt: 'Hopelijk vinden andere partijen ons leuk'", NRC Handelsblad, 18a de Marto 2021. Kontrolita 26a de Marto 2021.
  6. "Utrechtse Marieke Koekkoek met voorkeursstemmen de Kamer in voor Volt: 'Dubbel gevoel'", RTV Utrecht, 21a de Marto 2021. Kontrolita 26a de Marto 2021.