Vulingjuan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vulingjuan

Vulingjuan (ĉine 武陵源, pinjine Wǔlíng Yuán) estas pejzaĝa vidindaĵo, famaĵo en la ĉinia provinco Hunan.

La areo estas konata pro ties altaj sabloŝtonaj kolonoj, el kiuj kelkaj altiĝas je 200 metroj. Vulingjuan apartenas al Zhangjiajie, urbo, situanta 270 km de la provinca ĉefurbo Ĉangŝa. Vulingjuan estas parto de Vuling-Montaro.

Geografia situo: 29°16'–29°24'N, 110°22'–110°41'O.

La areo en 1992 estis listigita al Monda Naturheredaĵo de Unesko.