Waraji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maldekstre zorioj el pajlo (19-a jarcento); dekstre waraji-oj

Waraji-oj [varadzioj] (japane: 草鞋) estas japanaj sandaloj el rizopajlo. Ili havas plandumon kaj rimenojn por fiksi la waraji-ojn ĉirkaŭ la maleolo.

En malnova Japanio, waraji-oj estis la ŝuoj de la popolo. Solide fiksitaj al piedoj, sekiĝante rapide, ili ebligos paŝadon en la rizejoj. Pro la malalta kosto kaj la solideco ili estis ŝatataj de budhismaj monaĥoj kaj de samurajoj, kiuj devis paŝi longdistance. Ekzistis ankaŭ modeloj por ĉevaloj.

Nuntempe nur monaĥoj daŭre portas ilin.

Vidu ankaŭ