Warri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Warri estas milionurbo en Niĝerio pli precize en ties Delta Ŝtato.

Loko de Warri sur la mapo de Niĝerio

Bazaj informoj

Geografio

Warri situas en suda parto de Niĝerio laŭ navigebla rivero same tiel nomata Warri. La maro estas ne tro for.

Historio

En Warri portugalaj misiistoj alvenis en la 15-a jarcento. Poste ĝi funkciis kiel la bazo por portugalaj kaj nederlandaj sklavistoj. Poste la urbo estis grava enlanda haveno de komercado pri palmooleo kaj aliaj varoj. Komence de la 20-a jarcento la britoj nomumis la urbon provinca ĉefsidejo. Ekde la 1960-aj jaroj pro la nafto Warri ekprosperis. La unusola universitato okupiĝas pri nafto.

Trafiko

En Warri flughaveno kaj stacidomo funkcias. Por aŭtoj la kontakto estas bona.

Ekonomio

En Warri rafinejo funkcias, sed estas ankaŭ prilaborado de ŝtalo, vitro, ceramikaĵoj kaj cemento. En la urbo estas bazo de Mararmeo.

Klimato

Warri troviĝas inter tropika pluvarbaro kaj marĉo, kie la klimato estas ekvatora. Estas nur 2 sezonoj: pluvsezono kaj seka sezono. La seka sezono daŭras de novembro ĝis aprilo. Jare pluvas ĉ. 2500 mm.

Vidindaĵoj

Fontoj