Westdeutscher Rundfunk
Westdeutsche Rundfunk Köln (mallonge WDR, esperante Okcident-Germana Radio) estas aŭtonoma ŝtata radiostacio kaj televida sendostacio por la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kun centra oficejo en Kolonjo kaj pluraj filioj en aliaj urboj de Nordrejn-Vestfalio. Krome ĝi estas membro de ARD kaj ties plej granda sendostacio same kiel unu el la plej grandaj de Eŭropo. Ĝi ekestis en 1956 per fendado de la Nordokcident-Germana Radio NWDR en la Nord-Germanan Radion NDR kaj WDR.
Muzikensembloj de WDR
WDR havas kvar proprajn muzikensemblojn:
- WDR Sinfonieorchester Köln; la simfoniorkestro fariĝis en 1946 posteula orkestro por la iama orkestro fondita en 1926 de la Regna Radiostacio Kolonjo
- WDR Rundfunkorchester Köln; fondita en 1947 kiel „Orchester Hermann Hagestedt“ de NWDR, tenata ekde 1956 fare de WDR. La orkestro ankaŭ prezentas kune kun WDR Big Band.
- WDR Rundfunkchor Köln; fondita en 1955
- WDR Big Band Köln; fondita en 1947 kiel „Tanz- und Unterhaltungsorchester Adalbert Luczkowski“ de NWDR, ekde 1956 tenata de WDR. Hodiaŭ ĝi validas kiel unu el la plej bonaj bandegoj tutmonde.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo wdr.de
- Studioj de WDR en Nordrejn-Vestfalio
- Fotoj pri la studio en Dortmund
- Historio de WDR