Westport (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Westport estas malgranda urbo en Kantono Grays Harbor, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas cse la suda lipo de la Grays Harbor, ĉe la pacifika bordo. Laŭ la popolnombrado de 2000, Westport havis 2 137 loĝantojn. Ĝi havas multajn fiŝkaptajn ŝipojn komercajn kaj lueblajn, kaj la plej granda jakta haveno en la pacifika bordo de Usono norde de Kalifornio. Dum la somero, pramŝipo veturadas inter Westport kaj Ocean Shores trans la buŝon de la golfeto.