Willy Burgemeister

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Willy BURGEMEISTER [burgemajster] estis esperantisto kaj kontoristo, kiu naskiĝis la 26-an de junio 1908 en Warnsdorf, tiam Aŭstrio-Hungario, poste germanlingva Sudetio en Ĉeĥoslovakio, hodiaŭ Varnsdorf en Ĉeĥio. En 1930 li entreprenis Esperantan studvojaĝon tra 16 landoj. De 1931 li restadis en Svedio, kie li faris proksimume 150 publikajn paroladojn kaj donis 40 kursojn komencajn kaj daŭrigajn. En 1932 li faris plurajn publikajn paroladojn en Nederlando.

Ŝablono:Ĝermo-esperantisto