Winschoten

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando

Winschoten (53° 08' N 07° 02' E Mapo) estas urbo kaj antaŭa komunumo en la provinco Groningen Nederlando. La komunumo havis je la 1-a de julio 2006 18.472 enloĝantojn kaj havas areon de 22,24 km² (el kiu 0,68 km² akvo).

La kromnomo de la urbo estas la Muelejurbo ĉar ĝi posedas tri funkciantajn ventmuelejojn. Alia kromnomo estas Sodom (Sodomo), kaj pro tio la loĝantoj kromnomiĝas Sodommers (Sodomanoj), sed ankaŭ ŝerce tellerlikkers (telerlikantoj) ĉar ili post la manĝo likus la teleron por ne perdi ion de la manĝaĵo. La kromnomo Sodom estas transprenita el la juda loĝantaro kiu antaŭ la Dua Mondmilito loĝis en Winschoten kaj opiniis ke la cetera loĝantaro havis malbonajn morojn kun seksumado kaj hazardludado. En Genezo 13 versiklo 13 legeblas ‘Kaj la loĝantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraŭ la Eternulo’.

En la blazono de Winschoten estas bildo de sankta Vito. Dum la mezepoko Winschoten kaj ĉirkaŭaĵo apartenis al la abatejo de Corvey. En ĉi tiu abatejo oni konservas relikvojn de ĉi tiu sicilia sanktulo. Kune kun Modesto kaj Krecencio li estis murdita pro sia kristana kredo (en la 4-a jarcento). Multe ankoraŭ rememoras pri ĉi tiu sanktulo, i.a. Sint (Sankta) Vitusstrato, kvartalo 'Sint Vitusholt', Skolta klubo Sint Vitus, romkatolika elementa lernejo Sint Vitus kaj la romkatolika paroĥokirko de la Heilige (Sankta) Vitus.

Winschoten havas la plej grandan rozoĝardenon de Nederlando.

Je la 1-a de januaro 2010 la komunumo kunfandiĝis kun Reiderland kaj Scheemda, la nova nomo estas Oldambt.

Ŝablono:KomunumojGroningen