Wulveringem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Wulveringem estas agrikultura kaj loĝeja vilaĝo en la regioneto Westhoek (laŭlitere: okcidenta angulo), tio estas limregiono de Francio kaj Belgio.

Wulveringem havas areon 9,37 km² kaj havis en 1970 nur 509 loĝantojn. La 31-an de decembro 1970 Wulveringem ĉesis esti memstara municipo, kiam ĝi estis kunigita kun la apuda vilaĝo Vinkem por kunfandiĝi al la komunumo Beauvoorde. Tiu nova nomo estas pruntita de la nomo de la Kastelo Beauvoorde.

Nuntempe (post 1977 okazis pli da kunfandiĝoj) la vilaĝo dependas de Veurne en Okcidenta Flandrio.