Y Byd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La oficiala emblemo de Y Byd

Y Byd (la mondo) estos la unua ĉiutaga gazeto en la Kimra lingvo. Ĝi aperos kvin tagojn semajne, de lundo ĝis vendredo. Oni esperas lanĉi la ĵurnalon la 3-an de marto 2008.

Aled Price, la ĉefredaktoro, estas ĵurnalisto el Cardiff kiu antaŭe laboris por BBC Cymru kaj S4C. Catrin Rogers, la vicredaktorino, momente laboras kiel redaktoro de loka ĵurnalo en Hounslow, Londono, kaj ankaŭ laboris kiel sendependa ĵurnalistino.

Pli ol iam antaŭe ekzistas grava rolo por ĵurnalo en la kimra. La Nacia Asembleo por Kimrio lastatempe plifortigis siajn potencojn, provizas fokuson por politika kaj institucia vivo. Kimralingvanoj, inkluzive de multaj lingvolernantoj, disvastiĝis tra la tuta Kimrio kaj preter ĝi, kaj havas vivostilojn kaj laborkutimojn, kiuj fariĝas ĉiam pli diversaj; ĉiutaga Kimra ĵurnalo helpos unuigi la Kimralingvan komunumon kaj ebligos al ĝi esprimi sian plurecan identecon. Kimrio estas unu el la malmultaj malplimultaj lingvoj ene de Eŭropa Unio, kiu ne havas propran ĵurnalon.

Kia ĵurnalo?

Y BYD estos vere nacia ĵurnalo kun siaj unikaj stilo kaj enhavo. Ĝi estos eldonata 5-tage ĉiusemajne, de lundo ĝis vendredo.

Ĉar ĝi estos la sola ĵurnalo en la kimra, ĝi estu politike sendependa, provizante forumon por ĉiuj vidoj ekzistantaj en la komunumo. La ĉefa fokuso estos sur Kimrio, tamen internaciaj kaj Britaj aferoj ankaŭ estos traktataj. Ĝi estos distribuata tra la tuta Kimrio, kaj havos vastan retejon.

La ĉefa ĵurnala oficejo estos en Machynlleth, kaj aliaj kunlaborantoj en aliaj partoj de la lando. Estos 24 kunlaborantoj, el kiuj 12 estos ĵurnalisto.

Vasta subteno

La iniciatintoj de Y Byd akiris la subtenon de elektitoj el ĉiuj partioj en la Nacia Asembleo kaj ankaŭ de eminentuloj el diversaj kampoj de la Kimra vivo - kimralingvanoj kaj nekimralingvanoj. Jen kelkaj subtenantoj: Huw Edwards kaj Guto Harri el la radia amaskomunikado; la aktoro Ioan Gruffudd; Marko Hughes kaj Ray Gravell el la mondo de sporto; Meic Steven, Gruff Rhys kaj Fflur Dafydd el la mondo de populara muziko; la Ĉefepiskopo de Kimrio kaj ĉefaj membroj el la ĉefaj religioj, kaj Jan Morris el la literatura kampo.

Abonantoj

Kerno el homoj, kiu konsentas preni la ĵurnalon ĉiutage estas necesaj por la postvivo de malplimulta ĵurnalo. Ĉar abonantoj estos la ŝlosilo por la ĵurnala sukceso, ili povos profiti rabaton ĝis 25%, kaj specialaj ofertoj estos havigeblaj ekskluzive al ili. Abonoj ekzistos en du varioj - (1) al la papero versio kun aliro al la tuta retejo (2) al la enreta versio nur.

Investantoj

Privataj akciuloj kun sindevontigo al la lingvo kaj ekzistokialo de la ĵurnalo estas aparte gravaj, ne nur kontribuante al la necesa kapitalo, sed ankaŭ certigante tion, ke proprieto enradikiĝu en kaj trans Kimrio, kaj tio, ke la regado restu en la manoj de la sindevontigintoj al la celoj kaj intencoj de la ĵurnalo. La iniciatintoj deziras, ke ĉi tiu estu vaste bazita komuna entrepreno. Investontoj devas unue fariĝi membrojn de la Clwb Cefnogwyr.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj