Yokohama Landmark Tower

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Yokohama Landmark Tower kaj Minato Mirai 21

Yokohama Landmark Tower (横浜ランドマークタワー [joko-hama landMA-k taŬA] Jokohama Landomarka Turo) estas la plej alta nubskrapulo en Japanio, en Jokohamo. Ĝi reprezentas Jokohama Minato Mirai 21. Ĝia alteco estas 296m. La turo havas 70 etaĝojn kaj 3 subteretaĝojn. Ĝi havas placodomon de 5 etaĝo kaj 4 subteretaĝoj.

La rekta lifto ĝis 69-a etaĝo kuras maksimume 750m po minuto. La rapideco estis konstatata en Guinness-libro de rekordoj ĝis Taipei 101 venkis ĝian rapidecon. Granda pendolo regata de komputilo ĉe plej alta etaĝo kvietigas vibron de turo.

Eksteraj ligiloj