Taipei 101
| Taipei 101 | |
| ĉine: 台北101 aŭ 臺北101 | |
| nubskrapulo | |
|
Taipei 101, inter la jaroj 2004-2010 la plej alta konstruaĵo en la mondo
|
|
| Kromnomo: Taipei World Financial Center | |
| Lando | |
|---|---|
| Insulo | Tajvano |
| Distrikto | Distrikto Xinyi |
| Municipo | Tajpeo |
| Tipo de konstruaĵo | Nubskrapulo |
| Situo | Taipei 101 |
| - koordinatoj | 25°02′01″N 121°33′54″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 25.03361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">25.03361°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Alteco | 509,2 m |
| - tegmento | 449,2 m |
| Areo de etaĝoj | 412,500 m² |
| Arkitektoj | C.Y. Lee & Partners |
| Materialoj | ŝtalo, vitro |
| Konstruata | 1999-2004 |
| - malfermita | 31-a de decembro 2004 |
| Gvidantaro | Urban Retail Properties Co. |
| Posedanto | Taipei Financial Center Corporation |
| Por publiko | publike alirebla |
| Etaĝoj | 101 |
| Liftoj | 61 Toshiba/KONE liftoj, inkluzive de etaĝpendolaj kaj du rapidec-observaj liftoj |
| Uzo | Diversspeca uzo: komunikado, konferencoj, centroj de sano, bibliotekoj, observado, kancelarioj, restoracioj, vendejoj |
| Antaŭulo | Petronas-turoj |
| Superanto | Burĝ Ĥalifa |
|
Situo de Taipei 101 sur Tajvano
|
|
| Retpaĝo: My E Gov, The E-government Entry Point of Taiwan - Taiwan Yearbook 2005 | |
Taipei 101, inaŭgurita en Tajvano komence de 2004, estis la plej alta nubskrapulo en la mondo pro siaj 508 m.
Ekde la 21-a de julio 2007 ĝia alteco estas duaranga post tiu de Burĝ Dubaj, kiu atingis tiam la altecon de 512,10 m kaj estas ankoraŭ plikonstruata. Tamen oficiale oni ne juĝas Burĝ Dubaj kiel konstruaĵo, ĝis ĝi estos finkonstruita, kio estas planita por 2009. Tiam ĝi havos 141 etaĝojn kaj alton de pli ol 800 m.
La turo Taipei 101 havas 101 etaĝojn (tial ĝia nomo) kaj kvin subterajn nivelojn.
Enhavo |
Konstruado [redakti]
La nubskrupulo, nomita ankaŭ "majesta blu-turkisa bambuo" estis konstruita de la arkitektaro C.Y. Lee & Partners Architects. La turo, en kiu povas esti 12 000 personoj, kulminas je 508 metroj kaj havas 101 etaĝojn. La turo atingis la titolon de "plej alta konstruaĵo" la 9-an de oktobro 2003, kiam ĝia alteco superis tiun de la ĝemelaj turoj Petronas. Ĝi pezas 700 000 tunojn.
Inter ĝiaj 34 liftoj, iuj atingas la 91-an etaĝon post 39 sekundoj.
La konstrukostoj de la turo atingis 1,7 miliardojn da eŭroj.
Rezisto al naturaj katastrofoj [redakti]
Tajvano estas insulo, kie uraganoj kaj tertremoj oftas. Taipei 101 estis konstruita laŭ fengŝuo. En la 92-a etaĝo de la turo pendas 660 tunojn peza ŝtalglobo. Ties amplitudo povas atingi 1,5 metrojn por kontraŭbalanci 30 ĝis 40 % de la moviĝoj de la konstruaĵo kaŭzitaj de ventegoj aŭ uraganoj, tertremo aŭ enflugo de malpeza aviadilo. Tiu globo kaj ĝia ĉambro estas prezentataj kiel artaĵo kaj dezajnaĵo.
Tertremo dum la konstruado en 2002 faligis du gruojn el la 56-a etaĝo kaj mortigis 5 homojn. Sed la konstruaĵo mem tiam pruvis sian taŭgecon.
La vitroj estas duoble pli rezistemaj ol tiuj de kutimaj nubskrapuloj. Nova tekniko ebligis tian pligrandigon de rezisto.
Fotogalerio [redakti]
-
Nokta vido de Taipei el Yangmingshan
-
101.love-indiana.altonthompson.jpg
Love ĉe Taipei 101