YouTube
JuTubo (YouTube['ju:.tju:b]) estas ttt-ejo, videospektejo fondita en februaro 2005 de la iamaj PayPal-kunlaborantoj Chad Hurley, Steve Chen kaj Jawed Karim. Sur tiu ttt-ejo la uzantoj povas spekti filmetojn, datumflue transportatajn al la komputilo de la spektanto, kaj alŝuti proprajn filmetojn. La 9-an de oktobro 2006 Google anoncis sian aĉeton de YouTube.
Nomo
"Tube" (tubo) estas angla esprimo por indiki televidilon, pro la tie uzata "cathode ray tube" (tubo de katodoradioj). Oni povus do traduki "YouTube" per "via televidilo".
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- YouTube.com
- YouTube-Video: reta konvertilo
- YouTube – Kreativlabor oder Konkurrenz für „alte Medien“? Tagesschau.de (germane)
- Google ofertas 1,6 miliardojn da dolaroj por YouTube (germane)
- Google aĉetas YouTube (germane)