Zarza Capilla

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zarza Capilla [kaPIja] (Rubuso-Kapelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas zarceños. La censita populacio en 2008 estis de 417 loĝantoj.

Enhavo

Situo [redakti]

Zarza Capilla estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Serena, je altitudo de 579 m; je 201 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, je 45 km de Castuera, la plej proksima urbo kaj je 306 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. Plej proksime estas Peñalsordo kaj Capilla. La surfaco de ties teritorio estas de 92 km².

La vilaĝoe estas en montara medio de kie oni kontrolas ankaŭ stepojn kaj humidejojn pro la Akvorezervejo de La Serena kun pli da 3.000 Hm³.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj).

Populacio [redakti]

La populacio estas dividita en du kvartaloj: Zarza Capilla Vieja (Malnova) ĉe la deklivo de la montaro kaj Zarza Capilla Nueva en la ebenaĵo.

Historio [redakti]

Oni trovis restaĵojn de antaŭromiaj, romiaj kaj arabaj setlejoj. Oni konas malmulte pri la mezepoka origino de la vilaĝo, sed oni supozas, ke ĝi fondiĝis en 1280 kiam prenis la nomon de Zarza pro la arbusto (rubuso) kiu ekzistis en la centro de la vilaĝo ĉe fonto kaj Capilla ĉar ĝi integriĝis en la ŝtato de Capilla. Post la Reconquista la historio de la loko ligiĝas al la najbara Capilla al kies jurisdikcio apartenis ĝis la 19a jarcento. La Hispana Enlanda Milito ege damaĝis la vilaĝon kaj eĉ oni konstruis post la fino de la milito la kvartalon Zarza Capilla Nueva, kiel nova setlejo de la vilaĝo, sed parto de la populacio restis en la alia setlejo.

Gravuloj [redakti]

Estas konataj ne nur en la regiono, sed en la tuta Hispanio la fratoj Muñoz kiuj formas la muzikgrupon nome Estopa.