Zigurato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zigurato Choghazanbil, Irano

Zigurato estis grandega turo, kun ŝtupoj, ordinare sep, ĉiu pli malvasta ol la malsupra, servanta kiel templo en Babilonio[1].

La plej grava estis la zigurato Etenemanki en la ĉefurbo Babilono, alta 90 metrojn, kiu verŝajne fariĝis modelo por la Biblia rakonto pri la Babelturo kaj konfuzo de la lingvoj. La hebreoj tiam estis nomadoj vivantaj en tendoj, tial la alta turo ege impresis ilin, same kiel la babilonaj foiroj, kie oni povis aŭdi multajn lingvojn. Plie la nomo Babilono similas al hebrea vorto por "konfuzo". Kiel la renesancaj homoj imagis la Babilonon aŭ Babelan turon, montras la pentraĵoj de Pieter Brueghel (ĉ. 1529-1569).

Piednotoj

Ŝablono:Ĝermo-arkitekturo