Zooforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de franca Romaniko.

Zooforo estis termino el la Antikva greka por dekoracia friso inter la arkitravo kaj la kornico, tipe kun kontinua bareliefo. La termino derivas el la greka, signife "portanta animalon". Zoofora kolono estas piliero kiu subtenas la figuron de animalo.[1]

Laŭ Francisko Azorín zooforo estas Arkitektura, arta elemento, kies ornamoj figuras bestojn.[2] Li indikas etimologion el la greka zoos + pheros (besto porti).[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cyril M. Harris eld., Illustrated Dictionary of Historic Architecture, Dover Architecture, p. 580, 1983, represaĵo Courier Corporation, 2013, ISBN 0486132110, 9780486132112
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 215.
  3. Azorín, samloke.