Mingorría

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zorita de los Molinos)
Mingorría
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 05280
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 389  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 4° 40′ U (mapo)40.750833333333-4.6652777777778Koordinatoj: 40° 45′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 1 032 m [+]
Areo 30,69 km² (3 069 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mingorría (Provinco Avilo)
Mingorría (Provinco Avilo)
DEC
Mingorría
Mingorría
Situo de Mingorría
Mingorría (Hispanio)
Mingorría (Hispanio)
DEC
Mingorría
Mingorría
Situo de Mingorría

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mingorría [+]
vdr

Mingorría [mingoRIa] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Mingorría ŝajne devenas el eŭskaj vortoj "mendi" kaj "gorria", kun la signifo de "ruĝa monto" aŭ "ruĝa tero"), kio aperas en aliaj loknomoj de la provinco Avilo, same kiel en Navaro estas alia vilaĝo de similaj geografiaj karakteroj nome Mendigorría.

Mingorría en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Mingorría kaj Zorita de los Molinos. Ĝi okupas totalan areon de 30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 377 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 38 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Peñalba de Ávila, Pozanco, Santo Domingo de las Posadas, Cardeñosa, San Esteban de los Patos kaj Ávila. La rivero Adaja fluas tra la teritorio, sed je 5 km de la urba kerno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de antaŭromia epoko de vetonoj ("verraco" [beRAko]). En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj ŝtonminado de granito. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado, muelejoj, preĝejoj).

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]