Zsigmond Reiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

REINER Zsigmond (rajner) estis hungara publicisto naskita en Gyulafehérvár la 21-an de junio 1862 kaj mortinta en Budapeŝto la 29-an de junio 1907. Li estis la pli juna frato de juristo Ignác Reiner.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Reiner akiris diplomon de juristo kaj de advokato en la Universitato de Budapeŝto. En 1886 li fondis en Gyulafehérvár asocion pri historio, arkeologio kaj naturscienco. De 1886 li redaktis la revuon Politikai Szemle en Gyulafehérvár. Por studceloj li vojaĝis en Eŭropo kaj Maroko. En 1892 li partoprenis la reorganizadon de la unuiĝo de ŝparkaso Pesti Hazai Első Takarékpénztár Egyesület. Li lanĉis la ideon de organizado de la hungara grekortodoksa nacia eklezio. Liaj artikoloj aperis en gazetoj Élet, Magyar Szalon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy görbe országból (noveloj, Gyulafehérvár, 1885);
  • A választói jog reformja (Bp., 1904);
  • A keleti vallású magyar nemzeti egyház szervezése (Bp., 1907).

Fonto[redakti | redakti fonton]