Zsolt Székely

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SZÉKELY Zsolt [se:kej] estas rumania hungara arkeologo. Li naskiĝis en Sfântu Gheorghe la 23-an de marto 1954. Li estas la filo de arkeologo Zoltán Székely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Székely diplomitiĝis pri historio kaj filozofio en UBB de Kluĵo (1978) kaj li doktoriĝis en 1997. Li estis muzeologo-arkeologo de Székely Nemzeti Múzeum de Sfântu Gheorghe, de 1992 kunlaboranto kaj de 1997 scienca esploristo de Rumana Trakologia Instituto de Bukareŝto. De 2001 li lekcias en la Ekonomika Altlernejo de sia naskiĝurbo.

Fonto[redakti | redakti fonton]